Nu, cxu barbara aux ne, jxamboreo certe estas interesa vorto. La esperanta 
Vikipedio asertas, ke gxi estus angla adapto de zulua vorto, la angla 
Vikipedio klarigas, ke gxi estus angla adapto de hindia, svahila, 
uson-indiana aux auxstrali-indigxena vorto. La germana Vikipedio supozas, ke 
eble ekzistas iu rilato al la angla vorto "jam" (kunpremi). Cxar 
Baden-Powell ja estis brita kolonia oficiro en Sud-Afriko, mi unue sercxus 
en la zulua.

Sed Bertilo ja interesigxas pri la vorto kiel plia argumento por la 
malrekomendinda formo kontr*e*o (jxambor*e*o) kaj pro tio demandas pri la 
transskribo al la rusa. Tian argumenton gxi neniel povas doni. La rusa (kaj 
multaj aliaj lingvoj) transskribas prefere laux la skribo, do pony -> poni 
(kaj ne pone), rugby -> regbi (kaj ne rugbe). Konsekvence laux la skribo la 
cxefa formo do jambor*ee* -> jxambor*e*ja. La misformon kontreo tio ne 
subtenas.

Bernhard

2010/3/5 Bertilo Wennergren <[email protected]>:
> Chiuokaze, kion diras via Rusa lingvosento? Kian formon
> ekhavus la vorto "jamboree", se oni ghin tamen ja en-Rusigus
> surbaze de tiu barbara Angla formo, kvazau temus pri propra
> nomo? Chu "djhambori" au chu "djhambore" au chu alie?

Mi renkontis (kaj sercxo per Guglo konfirmas tion) jenajn formojn:
- jxamboreja (жамборея) - la plej ruseca, laux mi;
- djxamboreja (джамборея);
- djxambori (джамбори) - nedeklinaciebla, aspektanta kiel fremdvorto
(kvankam kial "aspektanta"? gxi _estas_ tia).

Se mi bezonus tiun vorton en la rusa, mi uzus la unuan varianton. Sed,
kiel jam notis Sergio, rusa "sljot" (слёт) plene suficxas, kaj havas
pli grandan tradicion (ekz. en la sovetia junpionira movado).

-- 
Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/

*** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html
*** A. Grin "Kuranta sur ondoj": 
http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html

Rispondere a