Bernhard Pabst skribis: > Krome, eĉ fake ekzistas malprecizo kaj redundo. Mi ne certas, ĉu la > diferenco inter "tajfuno" kaj "uragano" estas meteologia aŭ la > civiliza. "Trombo" kaj "tornado" ŝajnas aparteni al diversaj epokoj, > al la terminologia modo. Ktp.
Do.. laux la vortaro de Minnaja, "trombo" estas medicina vorto. Cxiukaze, la malsameco inter meteologia "trombo" (itale "tromba d'aria") kaj "tornado" (itale "tornado") estas en la direkto. Tornado estas centrifuga, "trombo" estas centripeta. La diferencoj inter "uragano" kaj "tajfuno" kaj "ciclono" dependas de kie ili estas (pro la legxo de Coriolis). Do... eble la fakuloj pravas kiam ili "kreas" novajn vortojn. Gxis Antonio Codazzi
