--- On Wed, 28/4/10, Bernhard Pabst wrote:
> Sergio:
>>> "Vipero" estas rampula naturismaĵo. Mi ne memoras ĝiajn uzojn ĉe
>>> respektindaj aŭtoroj.
> Bertilo:
>> Zamenhof uzis ghin.
Z iam ĝin uzis, sed post kiam la formo _vipuro_ enradikiĝis (pro
preseraro aŭ ne, por mi tio ne gravas) li restis ĉe vipuro. Almenaŭ
tia estas mia impreso.
Simile oni povus argumenti, ke Z komence uzis _kian_ por la senco de
la nuna _kiam_, ĝia kiam oni atentigis lin pri la kolizio kun la
akuzativa kaso de _kia_. Ĉu ni du reenkonduku tempan _kian_ kiel
varianton de _kiam_?
> Mi miras, Sergio, ke vi ne konas la cent-jaran diskuton pri
> vipero / vipuro,
Mi scias ke tia diskuto ekzistas -- kaj mi trovas ĝin idiota (almenaŭ
tion, kion mi legis). Kaj la pinto de idioteco estas la Akademia
oficialigo.
[...]
Min tedas legado de argumentoj kiuj por mi ne havas valoron. Por mi
_vipuro_ estas la sola formo tradicia por Esperanto, kiu -- hazarde aŭ
intence -- estas pli taŭga por tiu lingvo (ĉar evitigas la false
sufiksan -er), la formo bone konata laŭ ekz-e Biblio (vipuroj,
vipuridoj ktp) -- kaj la strebon trudi al la lingvo malnecesan
redundaĵon mi opinias malutila kaj stulta.
--
Sergio