Mi dirus ke Renato foje emas tro kurte respondi / tro mallonge reagi;
ofte mi volonte legus pli da argumentoj subtenantaj liajn tezojn / asertojn / 
preferojn. Problemo estas ke mi foje ne konsentas ech pri la premisoj; ekzemple 
por mi fundamenteco de radiko ne sonas kiel io aparte grava.

amike
Istvan Ertl

--- In [email protected], Renato Corsetti <renato.corse...@...> wrote:
>
> Bernhard Pabst:
> >
> > SED pri Corsetti tiel ne estas. Li ja ne volas diskuti per argumentoj 
> > (cxar
> > preskaux neniam li donas iujn), sed misuzas tiun forumon (same kiel 
> > multajn
> > aliajn) por propagandi sian lingvo-reformon. Cxu ni konsentas ke liaj 
> > fakaj
> > kontribuoj estas preskaux nulaj? Se jes, kial vi entute rigardas lin 
> > serioza
> > diskutanto?
> >
> Kara Bernhard, ĉar vi havas senfinan aliron al sciencaj artikoloj, 
> bonvolu trovi unu artikolon, kiu parolas pri la maniero debati, kaj 
> respondu per ideoj al ideoj.
> 
> Mia ideo, ne reformo, estas, ke ni devas klopodi teni Esperanton same 
> simpla kaj senescepta, kia ĝi estis en la Fundamento.
> 
> Kiu estas via ideo?
> 
> Amike
> 
> Renato
>


Rispondere a