> Sergio:
> Min tedas legado de argumentoj kiuj por mi ne havas valoron.

----

Kaj min tedas ripetado de argumentoj, kiuj estas de jardekoj konataj kaj jam 
ofte kaj multe pli kohere prezentitaj (kaj konvinke rifutitaj).

Cetere al mi tute egalas, kiun formon de la randa nocio vipero (iom pli 
ofta) / vipuro (iom pli malofta) oni preferas. Ni devas vivi kun la forma 
paro, same kiel ni devas vivi kun variajxoj kiel Rusio / Rusujo / Ruslando, 
kantrio / kontreo, kurta / mallonga, hospitalo / malsanulejo k.m.a.

Multe pli utilus noti - ekzemple - Auspuff / exhaust pipe en ReVo ol per 
infaneca seriozeco denove kaj denove ludi la eternajn esperantajn 
lingvo-ludetojn.

Amike

Bernhard





Rispondere a