--- On Sat, 15/5/10, mireille corobu wrote:
[...]
>>> Kiam mi demandis "Foje okazas ke oni ŝanĝas la sencumon (estas du
>>> ebloj) kaj ne la direkton (franca faka senco). Kiel vi diras
>>> tiukaze?" mi parolis pri vektoroj (sencumo estas faka vorto) .
>> Mi komprenis tion. Mi dirus "sxangxi la direkton de la vektoro al
>> la kontrauxa".
> Mi supozas ke temas pri la kontraŭa direkto. Do necesas difini klare
> kiu estas la kontraŭa direkto.
Samkiel necesus difini kio estas "la alia sencumo".
Nu, en la lernejo oni difinas tion kun la aliaj direktoj: la
orta-pozitiva (90⁰, π/2), la kontraŭa (180°, π), la orta-negativa
(270°, ¾π).
>>> Temante pri vektoro, se vi ŝanĝas nur ĝian sencumon do ne ĝian
>>> longon kaj ne ĝian direkton, tiukaze kiel vi diros?
>> Mi nomus tion "la kontrauxa vektoro". Samkiel "+3" estas la
>> kontrauxo de "-3" (aux alivorte, "+3" estas la kontrauxa nombro por
>> "-3").
> Mia demando estis pri la vortigo de la ŝanĝa ago kaj ne de la nomo
> de la ŝanĝitaĵo.
Matematike oni normale priskribas operacion per priskribo de ties
rezulto. "Ŝanĝi" postulas objekton (la argumenton), kio nature
kondukas al rezulto.
Eble vi donu plenan modelan frazon (france aŭ esperante) por ke mi
komprenu, kion vi volas.
>>> Atentu ke mi ne demandas la nomon de la rezultato kiu ja por ni
>>> estas la "neŭtriganta vektoro", mi demandas kiel vi dirus por ne
>>> diri kiel mi ke "oni ŝanĝas nur la sencumon de la vektoro".
>> Sxangxi la direkton en la kontrauxan (direkton).
> Bone. Oni difinu klare la "kontraŭa direkto".
Mi jam diris ĉi-supre. La plej facile komprenebla en la situacioj
ĉiutagaj estus "turno je 180°". Matematike eblus doni pli elegantajn
kaj pli minimumismajn difinojn (ekz-e "multipliko per -1").
>>> Ŝajnas al mi ke "ŝanĝi nur la direkton de vektoro" (en la senco
>>> rusa kaj pola) povos doni samlongajn vektorojn kiuj ne estos la
>>> neŭtriganto.
>> Sed "la kontrauxa direkto" estas ekzakte "la alia sencumo".
> Ne por mi, se direkto estas difinita kaj per rekto kaj per sencumo
> sur la rekto, la kontraŭa direkto povus esti alia direkto ol "la
> alia sencumo" do nececas klare difini la "kontraŭa direkto", kaj
> ŝajnas al mi ke por tio bezonatas la vorton "sencumo" sed mi povas
> erari.
Mi ne komprenas, kiel "la kontraŭa direkto" (aŭ la samsenca termino
angla "the opposite direction") povas signifi ion alian. Kion
ekzemple, mi petas?
[...]
>> Aliflanke, la franca tradicio prezentas (almenaux por mi)
>> malfacilajxon kiam temas pri pluraj direktoj (plensencaj).
>> Kiel la klera matematikisto franca klarigu la koordinatojn sur sfero?
>> "Por cxiu punkto sur la sfero oni havas kvar bazajn direktojn"
>> (evidente, temas pri io simila al "norden", "suden", "orienten",
>> "okcidenten").
> En la fako matematiko mi ne komprenas kial estas bezonate
> koordinatigi punkton de sfero per direktoj.
> Ĝi povas utili por bildaj punktoj sur ekrano sed en la fako
> matematikoal ĉiu punkto de sfero oni asignas tri elementojn: unu
> longo (la distanco inter la centro de la sfero kaj la punkto) kaj du
> anguloj kiuj dependas de tri orientitaj aksoj. Temante pri
> navigacio, ĉiu punkto de nia tera globo estas difinita per
> geografiaj koordinatoj kiuj ne estas kvar direktoj sed anguloj .
Konsideru la kutimajn koordinatojn geografiajn: 55°N 33°E. La literoj
N kaj E indikas la direktojn.
Se oni priskribas kurson, ekz-e "movu vin je 3 km en la direkto
20°S 10°E" oni bezonas scii la kvar ĉefdirektojn.
> Cxu "du direktojn kaj kvar sencumojn?" Sed apenaux eblas paroli
> pri "kvar sencumoj". Cxu "du direktojn kaj du sencumojn"? Sed
> (almenaux por mi) tio estas malklara.
> Mi dirus "du direktoj, ĉiu kun ĝiaj du sencumoj".
Nu jen, en preskaŭ ĉia situacio praktika necesus alpendigi tiun
rutinan "avec ses/son sense(s)". Kiom tede. Mi supozas ke praktike
oni uzas la vorton "direction" kun la kromsenco "sencumo", eĉ se la
pedantoj deklaras ke tio estas "usage abusif" aŭ simile.
[...]
--
Sergio