--- On Fri, 14/5/10, mireille corobu wrote:

[...]

>> Ankaŭ "support" estas senbezona, sed almenaŭ ĝi ne estas absurda.

> Nia mondo plenplenas je stultaĵoj ĉar je malkovro de io stranga ĝi
> fariĝas en la menso de la malkovranto io stulta.

Ne nepre.  Ne ĉio stranga estas stulta.  Sed uzi la vorton "direkto"
por nomi ion sendirektan estas stultaĵo.

Oni rakontas pri Hadamard, ke en siaj prelegoj, kiam li bezonis du
variablojn, li ofte signis ilin e kaj π.  Laŭ mi, iom tro facila
ŝerco, konvena al adoleskanto (do, liaj studentoj ĝin aprezis).

Mi ripetas: estas stultaĵo senmotive doni al komunuza vorto signifon
kiu kontraŭas la komunlingvan.  Kaj mi vidas nenian motivon tiel
misuzi la komunlingvan vorton (tiom malpli, ke ankaŭ fake ĝi abunde
estas uzata kun la normala senco: "pozitiva direkto", "negativa
direkto de la akso" ktp).

-- 
Sergio





      

Rispondere a