>>> Sergio: >>> Ankaŭ "support" estas senbezona, sed almenaŭ ĝi ne estas absurda.
>> Mireja: >> Nia mondo plenplenas je stultaĵoj ĉar je malkovro de io stranga ĝi >> fariĝas en la menso de la malkovranto io stulta. > Ne nepre. Ne ĉio stranga estas stulta. Mi ŝercis kompreneble. > Sed uzi la vorton "direkto" > por nomi ion sendirektan estas stultaĵo. Sed uzi la vorton "direkto" en fiziko kaj en matematiko por nomi la karakterizaĵon de iu paraleco de rektoj estis iam utile kaj konserviĝis. Se direkto tiusence estas sendirektan sciate ke ĝi estas dumaniere direktebla. > Oni rakontas pri Hadamard, ke en siaj prelegoj, kiam li bezonis du > variablojn, li ofte signis ilin e kaj π. Laŭ mi, iom tro facila > ŝerco, konvena al adoleskanto (do, liaj studentoj ĝin aprezis). Mi ne scias de kie vi tiras la rakonton. Tiaj klaĉoj ne progresigas nian diskuton. > Mi ripetas: estas stultaĵo senmotive doni al komunuza vorto signifon > kiu kontraŭas la komunlingvan. Eble estis motivoj ne konataj de vi kaj ne konataj de mi. Certe ne ŝerculoj kaj ne ŝercemuloj prenis la vorton "direkto" el la komunlingvaĵo por la senco nun sufiĉe konata en fakaj sferoj. > Kaj mi vidas nenian motivon tiel > misuzi la komunlingvan vorton Estas amaso da vortoj kiuj sencas komunlingve iumaniere kaj fake alimaniere. Klera homo devas adaptiĝi al la kunteksto. (tiom malpli, ke ankaŭ fake ĝi abunde > estas uzata kun la normala senco: "pozitiva direkto", "negativa > direkto de la akso" ktp). Certe ne en Francio. France estus "pozitiva sencumo de la akso", "pozitiva sencumo de la rotacio", "pozitiva sencumo de la movo" kiam estas du eblaj sencumoj. Per gugla serĉado tajpu "sens positif" kaj poste "direction positive" kaj komparu kaj la nombrojn de trafoj kaj la ecojn de la trafoj. Mireja
