> Sergio:
> Mia prefero estas "ventomontrilo", ĉar la koncerna aranĝaĵo ne estas
> flago rektasence; oni povus diri "ventoflago" se ĝi imitas tiun formon
> -- sed egale oni povus diri "ventokoko" aŭ "ventomaniko" pri aliaj
> formoj:

Jen la vorto kiun mi serĉis, dankon. Pro la longa diskuto pri la vorto 
direkto (kiu komencas min tedi) kaj la fakto ke (de kie mi estis kiam mi 
respondis al vi hieraŭ) mia rigardo povis salti de la ekrano al la 
fenestro ĝis nian ĝardenan ventomontrilon, pro tioj mi skribis "ĝardena 
ventodirektindikilo".

Nia ventomontrilo estas simpla elligna aviadileto kiun faris mia edzo. 
Ĝi estas alte fiksita sur stango kaj nun montras malregulan 
nordokcidentan venton. La vento ne viglas ĉar la helicoj momente ne plu 
rotacias.

La vorto "ventomontrilo" meritas iun lokon en la vortaro, certe ĝi estas 
nek francaĵo nek pedantaĵoj.
Se neniu aldonos ĝin mi faros sed post la venonta semajno ĉar pro 
gastigo de amikoj mi ne estos libera ekde morgaŭ ĝis Pentekosto.
Mireja

Rispondere a