--- On Sat, 15/5/10, mireille corobu wrote: [...]
> Nu, pli serioze, kiel oni diru en Esperanto por la objektoj jes nun > temas pri tre konkretaj objektoj _ kiuj indikas la direkton de la > vento en ĝardenoj. Ili ofte aspektas bele kaj arte farite, la franca > vorto estas "girouette". Ĝardena ventodirektindikilo" ĝuste diras > pri kio temas sed kiom longa ĝi estas! Kiu proponos al mi pli > konvenan? Sponte mi dirus "ventomontrilo". La vortaroj de Bokarev kaj de Waringhien donas "vent(o)montrilo, ventoflago". Mia prefero estas "ventomontrilo", ĉar la koncerna aranĝaĵo ne estas flago rektasence; oni povus diri "ventoflago" se ĝi imitas tiun formon -- sed egale oni povus diri "ventokoko" aŭ "ventomaniko" pri aliaj formoj: ,---- | Kuriozaĵo estas sur la tegmento de la preĝejo : la ventomontrilo | konsistas el du simboloj: koko kutima franca simbolo kaj porkokapo, | alia simbolo, daŭra memoraĵo pri loka legendo parole transdonita. `---- http://eo.wikipedia.org/wiki/Flagy_%28Seine-et-Marne%29 Ankaŭ Zamenhof uzis "ventmontrilo"jn en la "Fabeloj". -- Sergio
