Sergio: 
> Verdire, mi neniam povis kompreni, kial la angloj, francoj kaj 





> germanoj bezonas apartan konfuzan terminon por direkto en unudimensia 
> spaco. Kaj min surprizas la interpreto de "direkto" en la rimarko ĉe 
> "sencumo": 




komprenu, ke aliaj sovagxaj lingvoj ol la rusa ecx pli sovagxas. 





> Se mi bone komprenas tiun obĵeton, por anglo, franco kaj germano 
> "norden" kaj "suden" estas unu sama direkto (la meridiano); "supren" 
> kaj "malsupren" ankaŭ estus unu sama direkto (la vertikalo); simile 
> pri "okcidenten" kaj "orienten", "maldekstren" kaj "dekstren" ktp. Ĉu 
> efektive tiel absurde estas en la okcidenta matematiko? Ĉu la 
> okcidenta termino vere tiom kontraŭas la normalan sencon 
> (t.e. signifon) komunlingvan? 


en la ordinara franca lingvo "norden" kaj "suden" en gxenerala situacio estas 
du direktoj. sed la tipa distingo inter du "sencumoj" (sens) koncernas vojon: 
oni diras tiam ke veturiloj iras laux kontrauxaj "sencumoj" de sama 
"orientigxo" aux eventuale de sama "direkto", se oni kontrastigas gxin al aliaj 
direktoj (alflankaj, ortaj...). oni ankaux tipe priskribas vojon kiel 
"unusencuman" (à sens unique). "sencumo" temas nur pri la du eblaj sinmovigxoj 
sur unudimensiajxo. 

amike. 

jxeromo 

Rispondere a