--- On Fri, 14/5/10, mireille corobu wrote:

>>>> Sergio:

[...]

>> Sed uzi la vorton "direkto" por nomi ion sendirektan estas
>> stultaĵo.

> Sed uzi la vorton "direkto" en fiziko kaj en matematiko por nomi la
> karakterizaĵon de iu paraleco de rektoj estis iam utile kaj
> konserviĝis.

Ĝi konserviĝis en la franca tradicio.  Ĝi neniam ekzistis en la rusa.
Ĝi probable arkaikiĝis en la angla kaj en la germana (ĉar almenaŭ
angle la nuna uzo estas simila al la rusa -- kaj laŭ mia impreso, kaj
laŭ la atesto de Teodoro, kaj laŭ la fakaj vortaroj).

Do, ĝi estas nelogika idiomaĵo de kelkaj lingvoj; kaj tiaj misgvidaj
nelogikaĵoj estas evitindaj en la lingvo internacia.

[...]

>> Mi ripetas: estas stultaĵo senmotive doni al komunuza vorto
>> signifon kiu kontraŭas la komunlingvan.

> Eble estis motivoj ne konataj de vi kaj ne konataj de mi.

Se la motivo ne estas konata, tiam ĝi ne plu ekzistas en la reala
lingvopraktiko.

> Certe ne ŝerculoj kaj ne ŝercemuloj prenis la vorton "direkto" el la
> komunlingvaĵo por la senco nun sufiĉe konata en fakaj sferoj.

Tiu senco estas absolute nekonata al la rusaj fakuloj; kaj mi vidas
nenian motivon instrui al ili tian nelogikaĵon: tio estas senbezone
kompromiti Esperanton kiel nelogikan lingvon.

>> Kaj mi vidas nenian motivon tiel misuzi la komunlingvan vorton

> Estas amaso da vortoj kiuj sencas komunlingve iumaniere kaj fake
> alimaniere. Klera homo devas adaptiĝi al la kunteksto.

Estas tute normala, ke faka termino iel precizigas vorton
komunlingvan; tamen la faka kvadrato ja ankaŭ komunlingve estas
kvadrato.  Sed se faka termino postulas rifuzon de ĉefsignifo de la
komunlingva fonto (kia estas la sencumo por "direkto") tio nepre estas
DIFEKTO de la termino.  Prefere oni uzu alian vorton, kiu ne estigu
miskomprenon.

> (tiom malpli, ke ankaŭ fake ĝi abunde estas uzata kun la normala
>senco: "pozitiva direkto", "negativa direkto de la akso" ktp).

> Certe ne en Francio.

Sed jes ja en Esperanto.  "Pozitiva direkto" donas 443 trafojn per
Guglo, ekz-e

,----
| Sur la rekto kun du diversaj punktoj A kaj B, ni povas elekti du
| direktojn: de A al B, aŭ de B al A. Ni nomu, ekzemple la direkton de
| A al B, la POZITIVA DIREKTO
`---- http://eo.wikipedia.org/wiki/Kartezia_koordinato

"Kontraŭa direkto" aperas ĉe diversaj bonaj aŭtoroj, komencante per Z.

[...]

> Per gugla serĉado tajpu "sens positif" kaj poste "direction
> positive" kaj komparu kaj la nombrojn de trafoj kaj la ecojn de la
> trafoj.

Jes, tio estas la tragedio de la franca lingvo.  Tamen ni parolas pri
Esperanto.  Kaj tie la "pozitiva direkto" estas tute normala (vd
ĉi-supre).  "Pozitiva senco" (1080 trafoj) plejparte temas ne pri
"sencumo" sed pri la normala "senco":

,----
| Ofte la vorto (bando) havas malŝatan konotacion (asociadon), kaj ĝi
| estas uzata en ne tro POZITIVA SENCO por rilati al socie ne akceptataj
| grupoj: krimula bando ...
| 
| En Brazilo, nigrulo nomas sin "negro" en POZITIVA SENCO, ĉar ofende
| oni uzas vortojn kiel "crioulo" ...
`----

Pri "pozitiva sencumo" estas 104 trafoj.

Angle kaj germane "direction" kaj "Richtung" estas abundege uzataj
faklingve kun la sencuma kromsignifo.  Do, la internacieco de la
franca "direction" estas tre dubinda -- ŝajnas ke eĉ kie ĝi entute
ekzistis, tie ĝi jam plejparte arkaikiĝis.  Kaj tio estas bonvena
evoluo, ĉar ĝi forigas terminologian difekton.

-- 
Sergio







      

Rispondere a