> Mireja [...] > En mia ĝardeno nun la direktilo indikas ke la vento blovas el la > nordoriento do al la sudokcidento.
Kompreneble mi celis "ventodirektindikilon" sed ne nur germanoj estas foje pigraj, ankaŭ francoj kaj certe estas francino kontraŭ la ekrano kiam tempas pretigi la tagmanĝon. Nu, pli serioze, kiel oni diru en Esperanto por la objektoj _ jes nun temas pri tre konkretaj objektoj _ kiuj indikas la direkton de la vento en ĝardenoj. Ili ofte aspektas bele kaj arte farite, la franca vorto estas "girouette". Ĝardena ventodirektindikilo" ĝuste diras pri kio temas sed kiom longa ĝi estas! Kiu proponos al mi pli konvenan? Mireja
