>> Mireja: >> Certe mi ne dirus "sencumo" ekster la faka lingvaĵo prifizika aŭ >> primatematika, ankaŭ mi dirus ke oni ŝanĝas la direkton >> al la kontraŭa en kunteksto samkiel en Marta.
> Sergio: > Kial do ne diri "kontrauxa direkto" ankaux en fiziko kaj en matematiko? > Tio ja funkcias en la faka rusa kaj en la faka angla. Ho, se plaĉas al esperantistoj ke oni diru tiel, ne ĝenas min: oni diru tiel. Provu konvinki Marc. >> Kiam mi demandis >> "Foje okazas ke oni ŝanĝas la sencumon (estas du ebloj) kaj ne la >> direkton (franca faka senco). Kiel vi diras tiukaze?" >> mi parolis pri vektoroj (sencumo estas faka vorto) . > Mi komprenis tion. Mi dirus "sxangxi la direkton de la vektoro al > la kontrauxa". Mi supozas ke temas pri la kontraŭa direkto. Do necesas difini klare kiu estas la kontraŭa direkto. >> Temante pri vektoro, se vi ŝanĝas nur ĝian sencumon do >> ne ĝian longon kaj ne ĝian direkton, tiukaze kiel vi diros? > Mi nomus tion "la kontrauxa vektoro". Samkiel "+3" estas la kontrauxo > de "-3" (aux alivorte, "+3" estas la kontrauxa nombro por "-3"). Mia demando estis pri la vortigo de la ŝanĝa ago kaj ne de la nomo de la ŝanĝitaĵo. >> Atentu ke mi ne demandas la nomon de la rezultato kiu >> ja por ni estas la "neŭtriganta vektoro", mi demandas kiel vi >> dirus por ne diri kiel mi >> ke "oni ŝanĝas nur la sencumon de la vektoro". > Sxangxi la direkton en la kontrauxan (direkton). Bone. Oni difinu klare la "kontraŭa direkto". >> Ŝajnas al mi ke "ŝanĝi nur la direkton de vektoro" (en >> la senco rusa kaj >> pola) povos doni samlongajn vektorojn kiuj ne estos la >> neŭtriganto. > Sed "la kontrauxa direkto" estas ekzakte "la alia sencumo". Ne por mi, se direkto estas difinita kaj per rekto kaj per sencumo sur la rekto, la kontraŭa direkto povus esti alia direkto ol "la alia sencumo" do nececas klare difini la "kontraŭa direkto", kaj ŝajnas al mi ke por tio bezonatas la vorton "sencumo" sed mi povas erari. >> En Eo oni povas diri ke "oni ŝanĝas vektoron al ĝia >> neŭtriganto" sed kiel oni diras en la rusa? > Mi jam diris, "sxangxi la vektoron en la kontrauxon". Bone ankaŭ mi preferas la esprimon "kontraŭa vektoro" por la neŭtriganta. > Aliflanke, la franca tradicio prezentas (almenaux por mi) > malfacilajxon kiam temas pri pluraj direktoj (plensencaj). > Kiel la klera matematikisto franca klarigu la koordinatojn sur sfero? > "Por cxiu punkto sur la sfero oni havas kvar bazajn direktojn" > (evidente, temas pri io simila al "norden", "suden", "orienten", > "okcidenten"). En la fako matematiko mi ne komprenas kial estas bezonate koordinatigi punkton de sfero per direktoj. Ĝi povas utili por bildaj punktoj sur ekrano sed en la fako matematikoal ĉiu punkto de sfero oni asignas tri elementojn: unu longo (la distanco inter la centro de la sfero kaj la punkto) kaj du anguloj kiuj dependas de tri orientitaj aksoj. Temante pri navigacio, ĉiu punkto de nia tera globo estas difinita per geografiaj koordinatoj kiuj ne estas kvar direktoj sed anguloj . > Cxu "du direktojn kaj kvar sencumojn?" Sed apenaux eblas paroli > pri "kvar sencumoj". Cxu "du direktojn kaj du sencumojn"? Sed > (almenaux por mi) tio estas malklara. Mi dirus "du direktoj, ĉiu kun ĝiaj du sencumoj". > Kaj tiel estus por cxiu situacio en kiu aperas pluraj direktoj: > "La fizikisto prezentis la tri DIREKTOJN de la fluo per tri sagoj" > -- cxu la sagoj ne prezentis ankaux la sencumo(j)n? La sagoj prezentis kaj la direktojn kaj la sencumojn de ĉiu direkto. Miaopinie estas du manieroj percepti la fakaĵo "direkto", la via kaj la mia. Esperanto elektu unu el tiuj du manieroj sed ke estu klare difinaj la vortoj. Mireja Kiu neniam instruos en Eo matematikon kaj feliĉas pro tio ;-). Marc, kie vi estas? Hm! Vi pravas ĝui la majajn feritagojn forgesante direktojn kaj sencumojn... En mia ĝardeno nun la direktilo indikas ke la vento blovas el la nordoriento do al la sudokcidento. He, he! Sergio, la vento blovas el Siberio...pro tio la aerfono estas tre malvarma malgraŭ la suno.
