Renato skribis:

> "Tomografio" estas tute klara por sciencistoj, kiuj okupiĝas pri tio,
sed neniu alia komprenas la signifon.

Kara Renato,

Cxu tiun ĉi, evidente malpravan, aserton
kaŭzis via polemika vervo?

> Ankaŭ ne estas dezirinda situacio
en kiu sciencistoj parolas unu Esperanto-variaĵon kaj la popolo parolas
alian variaĵon. 


Ĉu tiu ĉi aserto (aplikita al la tomografia diskuto) ne malkonformas al via 
aserto ĵus-antaŭa?
(Kiel oni povas paroli pri io kies signifon oni ne komprenas?!)


Mi ja forte preferas simplajn (sed ne trosimplajn!)
solvojn, tamen en la diskutoj pri leksikografiaj
aŭ terminologiaj principoj oni prefere ne troigu!

Amike,
-Aleksandro Shlafer


                                          
_________________________________________________________________
The New Busy is not the old busy. Search, chat and e-mail from your inbox.
http://www.windowslive.com/campaign/thenewbusy?ocid=PID28326::T:WLMTAGL:ON:WL:en-US:WM_HMP:042010_3

Rispondere a