Teodoro:

Sed mi havas la impreson ke vi volas tute forigi la "civilizajn"
vortojn; tiu vortaro celas nur traduki komunlingven kaj lasi fakvortojn
al la fakuloj.

Certe mi preferas la komunlingvajn vortojn, kaj mi preferus, ke fakuloj laŭeble uzu la komunlingvajn vortojn, sed mi eĉ en miaj plej progresintaj revoj ne imagas, ke oni povas entute forigi la vortojn de la grek-latina civilizo kaj anstataŭigi ilin per la vortoj de la islama aŭ ĉina civilizo aŭ eĉ simple veni al pli ekvilibra situacio en ĉi tiu kampo.

Amike

Renato

Rispondere a