Behrouz:
Esti zeloto pri cxiu afero blindigas okulojn de racio kaj bona jugxado. Resti for de ekstremoj estas cxiam bona.
Mi konsentas pri tio.
Mi sentas, ke vi tro apogas sur bonlingvismo.
Vi tute pravas, sed temas nur pri eta klopodo kontraŭi la malbonlingvismon, kiu ne nur aldonas novajn radikojn senpripense, sed ankaŭ ŝanĝas la bazan funkciad-manieron de Esperanto, kiu estas originala lingvo kunglua (aglutina).

En la antaŭa generacio oni volis ke Esperanto estu la franca kun o-finaĵoj, nun oni volas, ke estu la angla kun o-finaĵoj, kaj en la estonteco oni insistos ke Espernato sen la tonoj de la ĉina ne povas evolui.

Tiel funkcias la mondo.

Amike

Renato

Rispondere a