>> Eblas ankaÅ: >> Li rifuzis trinki pli kaj pli da vino (dum festo) >> Li rifuzis trinki ĉiam pli da vino (dum sia vivo) >> Mireja
> Se li rifuzis trinki, tiukaze li trinkis neniom - do ne havas sencon distingi > kiom li NE trinkis. > > amike > Istvan Ertl Sed li ne rifuzis trinki. Kion do li rifuzis? Trinki iel!: trinki pli kaj pli (en la unua fraz-ekzemplo), trinki ĉiam pli (en la dua fraz-ekzemplo). Ĉu pli bonas Trinki pli kaj pli da vino li rifuzis fari (dum la festo) Trinki ĉiam pli da vino li rifuzis fari (dum sia vivo)? Aŭ Li rifuzis al si trinki pli kaj pli da vino (dum la festo) li rifuzis al si trinki ĉiam pli da vino (dum sia vivo)? "Da vino li rifuzis pli kaj pli trinki" esprimas alion. "Da vino li rifuzis ĉiam pli trinki" esprimas alion. Krible kaj krable! nun mi soifas sed leganto trankviliĝu... mi iras trinki tasplenon da lakta kefiro. Mireja
