--- On Tue, 1/6/10, Teodoro Sankaro wrote:

> On 01.06.10 01:00, f_sophia wrote:

[...]

>> Cxiukaze "magaraux" estus bona solvo, tamen, pormomente, gxi ne
>> estas esperanta vorto.

> Sed kial preni la italan vorton?

Kaj kial ne?

> Kial ne la grekan originan "makarios" (kiu tamen ŝajne ne uziĝas
> same)?

"Makarios" estus simple "feliĉa".  Eble alia ĝia formo estas uzata
samsence; sed se la itala formo plej klare sugestas la bezonatan
signifon, tiam ĝi estus perferinda.

> Kial ne la hispanan "ojala"? Aŭ la portugalan "oxala"? Aŭ la araban
> originan de tiuj, "inŝ'allah"?

La plej etima formo ne nepre estas la plej konvena.  La celata signifo
ne estas religia.  Ruslingve "spasibo" estas mallogigo de "Dio vin
savu" -- sed reale ĝi signifas simple "dankon", kaj etimologiado
ĉi-okaze estas senbezona kaj misgvida, ĝi neniom helpas kompreni la
celatan sencon.

> Ĉiuj pli-malpli signifas same, "se Dio volas" aŭ "Dio volu ke". Do
> ni povus egale bone preni Esperantan vojon kaj diri "divole".

Kiom mi komprenas, "magaraŭ" ne celas diojn.  Ĝi signifas proksimume
"I wish + subj", tamen sen la malreala nuanco.

Ruse la koncernan sencon eblas esprimi per "хорошо бы" =
"estus bone" -- sen ajna aludo al dioj.  Kvankam eblas ankaŭ
"дай бог" = "Dio donu (ke)".

La solaj problemoj estas manko de reala uzo kaj sona proksimeco al
"malgraŭ".  Eble "garaŭ" estis malpli konfuza fonetike (kaj proksima
al "graŭ", "bon gré").

-- 
Sergio



      

Rispondere a