> Antonio:
> Tio estas la "malsameco" inter mia vidpunkto kaj tiu de Mirejo.
Mirejo estas Mireille Grosjean.
> Ekzemple, "li nervis pli kaj pli" ("Volas ni" - TEAMO)...
> ...estas aldono... estas foje foje... ago kaj reakcio... do versxajne fina...
> k.t.p.
>
> Se mi diras, male, "li nervis cxiam pli"....
> ...estas "perspektivo"... tiu "cxiam" reliefigas la tempo (sed ne in absoluta
> senco... sed kiel perspektivo)... do versxajne (kiel esprimo, ne kiel
> absoluto) senfina.
>
> Do, ne gravas se tiu "ago" aux "sento" estas dumviva aux simple nuna. Gravas,
> male, la rilato inter perspektivo kaj kvanto.
"Pli" indikas kvanton, "plu" indikas daŭrigon.
> La ekzemplo de Istvan estas tre trafa.
> "Mia edzino ĉiam (pli?) plendas..."
> reliefas la vidpunkton... la senton de la diranto... la la perspektivo ("ve',
> tio neniam cxesos!")... kaj ne cxefe la kvanton.
> "Mia edzino pli kaj pli plendas..."
> reliefas kaj la kvanton de la plendo... kaj la senton de la edzino.
Mi dirus "Mia edzino plu kaj plu plendas"
kaj en alia senco "Mia edzino daŭre pluplendas"
Miaopinie "Mia edzino pli kaj pli plendas" kaj "Mia edzino ĉiam pli
plendas" devenas de la konfuzo inter "pli" kaj "plu" ĉar, ekzemple, la
franca havas por ambaŭ nur unu vorto "plus".
Pri "plu"
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/tempaj/plu.html
Pri "pli"
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/ceteraj/pli_plej.html
Kompreneble en la paĝo pri "pli" vi ne trovos ke temas pri komparado
kvanta tamen se la vorteto montras ian superecon, tiu supereco estas
taksita se ne rekte per kvanto tamen malrekte per mezurado laŭ gradoj,
skaloj, ŝtupoj kaj tiel plu.
Mireja