mireille corobu skribis:
> > Antonio:
> >
> > Tio estas la "malsameco" inter mia vidpunkto kaj tiu de Mirejo.
>
> Mirejo estas Mireille Grosjean.
Mi konfirmas la ricevon! :)
Bone, Mireille.
> > Do, ne gravas se tiu "ago" aux "sento" estas dumviva aux simple nuna.
> > Gravas, male, la rilato inter perspektivo kaj kvanto.
>
> "Pli" indikas kvanton, "plu" indikas daŭrigon.
Ne! Vi miskomprenis mian aserton.
Vi taksas cxion kiel absoluto...
Tamen, ofte, oni devas uzi "malgxustajn" vortojn por cxirkauxiri la difinon,
cxar mankas rekta komuniko pri propra ideo (escepte de telepatiuloj).
Estas afero psikologia... do ne nur gramatika... la malsameco inter "cxiam
pli" kaj "pli kaj pli".
"Perspektivo", kiel vi bone scias, ne estas dauxrigxo!
Laux via vidpunkto, sxajnas al mi ke se mi havas "perspektivon" pri vivi 200
jarojn... mi certe vivos 200 jarojn!
(Dio volu!... tamen nur se mi estos suficxe bonfarta!) :)
> > La ekzemplo de Istvan estas tre trafa.
> > "Mia edzino ĉiam (pli?) plendas..."
> > reliefas la vidpunkton... la senton de la diranto... la la perspektivo
> > ("ve', tio neniam cxesos!")... kaj ne cxefe la kvanton.
> > "Mia edzino pli kaj pli plendas..."
> > reliefas kaj la kvanton de la plendo... kaj la senton de la edzino.
>
> Mi dirus "Mia edzino plu kaj plu plendas"
> kaj en alia senco "Mia edzino daŭre pluplendas"
Tamen, vi dirus alian aferon.
"plu kaj plu" kaj "pli kaj pli" estas malsamaj.
> Miaopinie "Mia edzino pli kaj pli plendas" kaj "Mia edzino ĉiam pli
> plendas" devenas de la konfuzo inter "pli" kaj "plu" ĉar, ekzemple, la
> franca havas por ambaŭ nur unu vorto "plus".
Mi ne povas erari pro la franca aux pro mia lingvo. En la itala linvo ekzistas
nur "cxiam pli". Ankaux en la itala ekzistas unu vorto por "pli/plu", tamen
en cxiu kazo, tio ne influas. Fakte, ni ne distingas ankaux inter "plu kaj
plu", "cxiam plu", "pli kaj pli" kaj "cxaim pli".
Do, mi ekstraktis ilian uzon nur legante verkajxojn en Esperanto.
Do, mi rimarkis ke la verkistoj ne uzas "pli kaj pli" kaj "cxaim pli" tute
hazarde.
Teodoro Sankaro skribis:
> Nu, la angla havas ambaŭ
>
> ĉiam pli = "ever more" (She grows ever more beautiful)
> pli kaj pli = "more and more" (She grows more and more beautiful)
>
> Tamen, la dua estas pli ofte, kaj mi pensas ke nur la duan oni povas uzi
> sole:
>
> "His old wound hurts ever more" - Mi ne uzus
> "His old wound hurts more and more" - Mi uzus
Jes, mi jam sciis tion.
Tamen... cxu ili estas tute samaj (aux ili estis tiel iam), laux psikologia,
laux gramatika kaj fine laux priskriba vidpunkto?
Evidente mi ne kapablas enmensigi en la diskutantoj alian krom gramatika!
Gravas psikologia, gramatika kaj priskriba vidpunkto.
Lingvo ne estas gramatiko... Lingvo estas komunikado.
La dirmanieroj estas perfektaj ekzemploj...
Gxis
Antonio Codazzi