2010/6/1 Sergio Pokrovskij <[email protected]>: > Kiom mi komprenas, "magaraŭ" ne celas diojn. Ĝi signifas proksimume > "I wish + subj", tamen sen la malreala nuanco.
Min konfuzas, kial ne eblas esprimi tiajn aferojn jam kun oftuzataj konataj vortoj en Esperanto. Mi ne komprenas la senton de bezono por ia "magaraŭ", kiu estas mistera kaj nenecesa koncepto al mi. En la originala mencio pri "magaraŭ" en la diskuto, mi ne povis kompreni ĉu temas pri vera peto al dio aŭ ne. Ambaŭkaze, ŝajnas sufiĉe facile diri ion kiel "Dio donu al vi sukceson! Dio donu al vi feliĉon! Dio donu al vi bonŝancon! Dio benu vin! ktp" aux "Vi havu sukceson! Feliĉon al vi! Bonŝancon al vi! ktp" aŭ simple "Sukceson! Feliĉon! Bonŝancon! ktp", laŭdezire. Kian valoron aldonus "magaraŭ" al tiuj esprimoj? Ĉu simple, ke tiam ili sonus pli kiel italaj frazoj? :) Ĉu mi miskomprenas ion? konfuzita, russ
