Mireille Corobu skribis: > > Antonio: > > Mi ne povas erari pro la franca aux pro mia lingvo. En la itala lingvo > > ekzistas nur "cxiam pli". Ankaux en la itala ekzistas unu vorto por > > "pli/plu", tamen en cxiu kazo, tio ne influas. Fakte, ni ne distingas > > ankaux inter "plu kaj plu", "cxiam plu", "pli kaj pli" kaj "cxaim pli". > > Supozeble vi celis, "itallingve oni ne distingas..."
Jes, kompreneble. Tiu "ni" estas "ni italoj". :) > > > Do, mi ekstraktis ilian uzon nur legante verkajxojn en Esperanto. > > Do, mi rimarkis ke la verkistoj ne uzas "pli kaj pli" kaj "cxaim pli" > > tute hazarde. > > Bone. > Kiel mi jam skribis ambaŭ ni pravas, vi trovis iun aspekton ĉe la > diferenco kaj mi trovis alian. Kaj ne estas klara kontraŭdiro inter ni, > ni reagis malsame al la demando de Kurt, tio ne signifas ke unu pravas > kaj la alia malpravas. > Kial daŭrigi la diskuton kaj ĵeti en la diskuton vortojn kiel "Dio" kaj > "telepatio"? Pri "Dio"... malbonsxance, en Esperanto ne ekzistas respondan vorton de la itala "magari". La vortaro de Minnaja tradukas tiun esprimon kiel "Dio volu". Do, mi intencis diri (itallingve) "MAGARI!... ma solo se sarò abbastanza benmesso". Pri "magari/dio volu", mi serioze/sxerce proponis (sed mi ne estas la unua) antaux longe la vorton "magaraux" (t.e. la sama sxablono de "ankoraux", "ankaux", "preskaux", "kvazaux" k.t.p.) tial ke oni ne nomas "Dio"-n... cxar iu ajn povas tute prave indigniĝi pro "nenecesa" kaj vana uzo de tiu nomo. (Laux la dek ordonoj, la 2a por la kristanoj kaj la 3a por la judoj estas "ne nomu Dion vane", cxu ne?). Malgraux tio, ni devas konsideri ke "dio" en Esperanto estas ankaux "Zeuxso", "Plutono", k.t.p. Cxiukaze "magaraux" estus bona solvo, tamen, pormomente, gxi ne estas esperanta vorto. Cxu la akademianoj en cxi tiu listo povas konsideri (ne nur) mian proponon? > > Antonio, ni konsentas ke estas semantika diferenco inter "pli kaj pli" > kaj "ĉiam pli", niaj rigardoj al la diferenco paralelas kaj diverĝas nur > pro la perspektivo :-). Jes ja. :) > Ĉion bonan al vi, mi ne plu diskutos pri la plia-aĵoj, la ĉiam-aĵoj kaj > la plu-aĵoj. > Dankon pro via partopreno al la diskuto. Dankon al vi. Lingvo estas komunikado... komunikado ofte estas diskuto... do sen diskutoj ne necesas lingvo. :) Honoro al la diskutoj! Gxis Antonio Codazzi
