(temis pri diskuto por kompreni la diferencon inter "pli kaj pli" kaj 
"cxiam pli")

> Distingo inter tempo kaj kvanto, jen alia ideo.
> En mia gepatra oni c^iam uzas "c^iam" dum en la
> angla kaj franca oni uzas formon korespondan
> al pli kaj pli.
> Kurt

Tamen en la lingvo Esperanto estas "pli" kaj "plu". Ŝajnas al mi ke se 
ne temas pri grada kvanta komparado sed pri grada tempa komparado de iu 
ago tiam temas pri "plu kaj plu" kaj "ĉiam plu".

Ni diskutis pri la diferenco inter "pli kaj pli kaj "ĉiam pli", 
miaopinie nun kreiĝas konfuzo de la pli-aĵoj kun la plu-aĵoj
Mireja
Aldono por ĉiuj:
Se ĝenas skribi en viaj respondoj "Mireja", estu afable ne skribi 
"Mirejo" sed anstataŭe "Mireille".
Mi rediras tion unue ĉar al mi tre malplaĉas esti nomita "Mirejo" des 
pli ke jam Mireille Grosjean, aktivulino en la movado, sin kromnomas 
Mirejo kaj ne estas mi.
Mi dankas pro via atento al mia nomo: aŭ Mireja aŭ Mireille.

Rispondere a