Laux mi, Sergio (kaj Mireille) plene trafis mian intencon.

Cxefe, gxi ne estas decido pri vorto... sed parolado pri signifo.

>  > Renato:
> >
> > Kompreneble mi pensas, ke oni ne enkonduku ĝin en Esperanto, en kiu la
> > baza signifo estas, laŭ mi, esprimebla en pluraj manieroj, ekzemple “Tre
> > volonte!”, “Kiel bele, se..”, ktp.

TIU estas itala vidpunkto! (ne la mia) :)
Tamen, mi mirigas!
Renato, vi estas itala... do vi bone scias ke tiuj estas la ALIAJ signifoj de 
la itala vorto "magari"!
Por tiuj ne necesas novaj esprimoj/vortoj. Estas suficxaj "tre volonte", "kiel 
bele se", "eble", "prefere", "ecx se", "se nur eblus"... kompreneble laux la 
okazo.

Pro vi...
"Prenderò un pasticcino... magari (eble) due."
"Portati una maglietta... magari (prefere) due."
"Vengo da te... magari (tre volonte) potrò aiutarti."
"Magari (kiel bele se) il mondo fosse in pace!"
"Magari (se nur eblus) ci si potesse arricchire facilmente."
"Magari (ecx) sarebbe capace di mentire."

Tamen... se vi vagadas en la dezerto... sen akvo... suferanta soifon... kaj vi 
diras:
"magari piovesse"...
Kiel vi esperantigas tion?
"Kiel bele se pluvas?"... tiu estas maltrafa!
"Tre volonte pluvas?"... tiu estas sensenca!
"Prefere pluvas?"... alia sensencajxo!

Suficxe trafa estus "se nur eblus"...
"Se nur eblus pluvi"
tamen estas ege malsama ol...
"Dio volu ke pluvas" (kiu estas la ekzemplo de Minnaja mem).

Do, tio pruvas ke cxefe la italoj erarus tiun "novan" vorton (magaraux), cxar 
la italoj mem ne konsciigxos pri la afero.
Versxajne... aux ecx tute certe... la germanoj aux la japanoj ne eraros...

Kiel mi skribis cxe la komenco de tiu letero, Sergio tute trafis la 
diskuton...
Cxiukaze, kiel italo, mi mem konsilas krei alian sxablonon por tiu "magaraux" 
kiun mallerte mi mem sugestis... tiamaniere oni ne malhelpos la italojn.

La problemo estas krei la eblecon pri uzi esprimon samvaloran sen uzi "dieco", 
por ne diskrimini religiemulojn kaj ecx ateistojn.

Cxu "maldiskriminado" en la esprimo ne estas plu la tasko de Esperanto? :)

Russ:
> Ne bezonas esti unuopa vorto en lingvo (cxu Esperanto cxu alia lingvo)
> > por egali cxiun unuopan vorton en alia lingvo. 

Kiel Sergio pruvis... estas problemo suficxe internacia... eble ne angla... 
sed certe germana. Cxiukaze, sen konsideri la "naciaj" vortoj, la problemo de 
cxiu lingvo estas ebligi plene esprimi ideojn, cxu ne? 

Fakte, la filozofoj ofte "redaktas" sian nacian lingvon por esprimi filozofian 
konceptojn.
Tamen... ni esperantistoj havas la enviinda eblecon malkasxi limojn de la 
lingvo kaj solvi ilin, respektante la fundamentajn regulojn, cxu ne?

Russ:
> Tiam gxi ne estus esperanta vorto, sed nur ia sekreta itala vorto, 
> kiun italaj Esperantistoj uzas inter si mem, kaj eble trompas sin 
> ke neitaloj komprenas ilin.

Tiu estas sciencfikciop/fantascienco. :)
Tute ne ekzistas "magaraux"... Gxi ne estas "sekreta" vorto... gxi simple ne 
estas...
Gxi estas nur propono... La sxablono, jes ja, estas itala vorto... tamen 
multegaj vortoj en Esperanto devenas de sxablonoj de nacilingvaj vortoj.
Cxu eble la italaj vortoj estas diskriminendaj?
 
Mireille skribis:
> Por la frazo de Antonio mi plej probable dirus
> (See!... tamen nur se mi estos suficxe bonfarta!)

Mi ne komprenas tiun "see".

Gxis

Antonio Codazzi.

Rispondere a