--- On Wed, 23/6/10, Fabio Bettani wrote:

> ricevinte la hodiaŭan Vorton de la Tago de lernu.net, "taŭzi", mi
> tralegetis la prian artikolon en ReVo.

> Mi neniam vidis tiun vorton antaŭe, kaj nun mi komprenas, ke esence
> temas pri ia aparta "malordigo" aŭ "konfuzigo". Tamen, la difino por
> la dua signifo kontraŭas tiun senton. Ĝi tekstas jene: "Tirskue
> malkonfuzi harojn".

> Ĉu oni misskribis "malkonfuzi" celante "konfuzi", aŭ ĉu la difino
> ĝustas kaj mi esence miskomprenas la signifon de la vorto?

1. La verbo "taŭzi" por la unua signifo estas tradicia kaj sufiĉe
ofta.

2. La duan signifon PIV2 ne konas, kaj mi neniam ĝin renkontis en
Esperanto.  Tamen surbaze de la rusa traduko "трепать" kaj laŭ la
ekzemploj mi supozas, ke temas pri teĥnika signifo, fuŝe difinita: ne
temas pri "malkonfuzi harojn", sed pri "forigi malpuraĵojn aŭ
almiksaĵojn el fibro, hararo ktp per distirado" -- io el

en: scutch, swingle
es: espadar, espadillar, agramar, tascar
fr: teiller, broyer, écanguer, battre
it: scotolare, gramolare

-- 
Sergio




      

Rispondere a