La dua signifo (laŭ la difino) estas skue kombi; do jes ordigi, malkonfuzi. Kroma rimarkigo: la nederlanda traduko estas je du punktoj erara: 1. in de war brengen; 2. borstelen, kammen
ricevinte la hodiaŭan Vorton de la Tago de lernu.net, "taŭzi", mi tralegetis la prian artikolon en ReVo. Mi neniam vidis tiun vorton antaŭe, kaj nun mi komprenas, ke esence temas pri ia aparta "malordigo" aŭ "konfuzigo". Tamen, la difino por la dua signifo kontraŭas tiun senton. Ĝi tekstas jene: "Tirskue malkonfuzi harojn". Ĉu oni misskribis "malkonfuzi" celante "konfuzi", aŭ ĉu la difino ĝustas kaj mi esence miskomprenas la signifon de la vorto?
