Skribas Sibayama. >La nova E-Japana Vortaro klasigas "eksperimenti" kiel "ntr (pri io)/tr (ion).
Alivorte la verkintoj de la vortaro agnoskas, ke tiu verbo funkcias kaj netransire kaj transire. Tio estas alia maniero por diri, ke transireco ne helpas c'e tiu verbo. >Al mi, jena frazo sonas tute nature: >La sciencisto eksperimentis la efikon de Peltier. Ankau' por mi g'i estas plene klara. Sergio: >Mi suspektas, ke iuj okcidentanoj emas uzi tion por la senco "la >sciencisto spertis la efikon" (kio estas eraro). Bone. Tio estas eraro (vidu en http://www.bonalingvo.it/index.php/Ssv:_E), sed g'i ne rilatas al la diskuto pri la transitiveco >"Li eksperimentis pri transplantado sur la porkoj". > >La temo de lia eksperimento estas transplantado (speco de h'irurgia >operacio). La materialo estis la porkoj, kiuj mirinde proksimas al la >homoj. Lau' mi tiu frazo estas samvalora je la frazo: "Li eksperimentis transplantadon dur la porkoj". En Esperanto c'iam estas eble, transformi prepozicion al akuzativo, kiam estas rekta rilato inter la signifo de la verbo kaj la komplemento: Mi iras al Milano/Mi iras Milanon. Amike Renato ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~ Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1 IT-00036 Palestrina, Italujo, <[EMAIL PROTECTED]> ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
