2007/12/6, Renato Corsetti <[EMAIL PROTECTED]>: > Lau' mi tiu frazo estas samvalora je la frazo: > > "Li eksperimentis transplantadon sur la porkoj". > > En Esperanto c'iam estas eble, transformi prepozicion al akuzativo, > kiam estas rekta rilato inter la signifo de la verbo kaj la komplemento: > > Mi iras al Milano/Mi iras Milanon.
Jes ja, sed kiam eblas du malsamaj prepozicioj kun malsamaj sencoj, tio estas iom ĝena. Ĉu akuzativo signifas la sencon de "pri" aŭ la sencon de "sur/super"? Ĉu eblas diri "li eksperimentis porkojn pri transplantado"? Ial tia frazo ŝajnas al mi neakceptebla... Aliflanke en Esperanto ja ekzistas aliaj similaj verboj, ekzemple "instrui": "ion al iu"/"iun pri io" (plej klare estus "al iu pri io"). Al mi tio ne plaĉas, sed ili jam ekzistas... Ĉiuokaze necesus iel indiki en la artikolo ĉiujn eblajn variantojn - ĉu per ekzemploj, ĉu per klarigo. -- Yury Finkel
