Yuri:
Jes ja, sed kiam eblas du malsamaj prepozicioj kun malsamaj sencoj,
tio estas iom g'ena. C'u akuzativo signifas la sencon de "pri" au' la
sencon de "sur/super"? C'u eblas diri "li eksperimentis porkojn pri
transplantado"? Ial tia frazo s'ajnas al mi neakceptebla...
Ankau' al mi. Pro tio mi diris, ke la -n povas
preni la rolon de la prepozicio rilatanta al la
komplemento kiu estas el la vidpunkto de la
signifo pli rekte ligita al la verbo.
Mi veturas al Milano per vagonaro = Mi veturas Milanon per vagonaro
sed ne: Mi veturas al Milano vagonaron.
c'ar, lau' mia interpreto, la celo de la veturado
estas rekte ligita al "vetur-".
C'ar temas pri analizo bazita sur signifo, la
tuto estas iom s'veba kaj malfacile interpretebla en difinitja okazoj.
Amike
Renato
Aliflanke en Esperanto ja ekzistas aliaj similaj verboj, ekzemple
"instrui": "ion al iu"/"iun pri io" (plej klare estus "al iu pri io").
Al mi tio ne plaÄas, sed ili jam ekzistas...
Äiuokaze necesus iel indiki en la artikolo Äiujn eblajn variantojn -
Äu per ekzemploj, Äu per klarigo.
--
Yury Finkel
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<[EMAIL PROTECTED]>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~