Korektante tekston, mi stumblis cxe "rifugxi", kaj konstatis ke - ekzistas du uzoj; - ReVo difinas laux unu uzo, NPIV laux la alia.
ReVo: "FORIRI en iun lokon, kie oni estas ŝirmata kontraŭ danĝero" NPIV: "SERCXI ie aux cxe iu protekton kontraŭ danĝero..." Malgraux la malsameco, komunas cxe ReVo kaj NPIV la atentigo ke oni ne konfuzu "rifugxi" kun "forkuri". La difino de ReVo, kaj du el gxiaj tri ekzemplofrazoj, tamen kuragxigas tiun konfuzon: "la infano rifuĝis apud sian patrinon; rifuĝi en monaĥejon, en eksterlandon;" nur la tria, "du kabanoj, kvazaŭ rifuĝintaj apud la bazo de monto", konformas al la NPIVa senco. Sercxo en la Tekstaro montras ke ankaux la "klasika" uzado estas duspeca. Kabe: Post uragana juneco, li rifuĝis en monaĥejon, por pentofari tie pro la junulaj pekoj. Kabe:, ene de unusama teksto: ... ili sciis, ke kiam la monto disfalas, oni devas rifuĝi kiel eble pli alten trans la valo Rifuĝinte sub la pinojn, SED: ... La ruĝa koto leviĝis tre alte al la monto, kie rifuĝis la vilaĝanoj, Vallienne : ambaux uzoj, sed 9:2 favore al "ien" kontraux "ie". Malnova Testamento: "Ho Eternulo, mia Dio, ĉe Vi mi rifuĝas" kaj tri pliaj uzoj tiaj, do 4:0 por "ie" kontraux "ien". Gxena situacio, kiun kauxzas versxajne ke, malgraux la verba karaktero de rifugx-", pli oftas la uzo de la substantiva "rifugxo" ol de la verba "rifugxi", tiel ke en la realo oni derivas la verbon el la substantivo, malcertante pri la senco donenda... Do, cxu en ReVo oni ne devus - aux rekoni la duecon de la uzo; - aux konformigi la difinon al la atentigo pri nekonfuzo? Restas plia demando cxu "rifugxi" estas "sercxi rifugxon" aux "trovi rifugxon".... amike Istvan Ertl
