2009/9/27 Sergio Pokrovskij <[email protected]>:
> On 9/26/09, Marc Bavant wrote:
>> Tiu komando ne cxiam postulas staron: en iuj cirkonstancoj, kiam starigxo
>> ne eblas (ekz-e en veturilo), la alkomanditoj rajtas plu sidi. Pli ol
>> atento, grava estas cxefe la senmoveco kaj preteco plenumi sekvan ordonon.
>
> Hm, laux mia sperto tiu komando ne rilatas la veran militadon.  Gxi
> precipe estas ceremonia, apartenas al paradoj, kaj avertas ne pri
> reala dangxero, sed pri veno de generalo (aux leuxtenato).

Kvankam mi havas suficxe malmultan militistan sperton ;), sed kion vi
dirus pri tia sinsekvo (ofta en filmoj pri militoj, speciale pri la
civitana kaj la Patruja): "Взвод, смирно! Слушай мою команду..." ktp.
["Plotono, _atentu_! Auxskultu mian komandon..."] Laux mi, cxi tie
estas gxuste _preparo_ por dono de komando, kaj tial la traduko
"Atentu!" estas tre konvena.

Sed antaux tiu cxi diskuto mi emis traduki "Смирно!" kiel "Kviete!"

> sed plej ofte gxi estas stulta ceremoniajxo.

Nu, kiel oni ofte diras en la armeo, "cxiu linio de la [militista]
regularo estas pripagita per sango". En la paca tempo kaj en
kondicxoj, kiam militistaro plenumas ceremoniajn funkciojn, tiu
komando certe estas ceremoniajxo. Sed _origine_, kaj en veraj militaj
kondicxoj, gxi versxajne havas sian rektan sencon: devigi soldatojn
stari kviete, por atente auxskulti la ordonon.

Pri "gardu vin" mi tute konsentas kun vi.

> Interalie, por la mala komando eble konvenus io simila al
> "malstrecxu".

Jes. Eble "malstrecxigxu".

> Kiu cetere neniel signifas "ne plu atentu".

Sed gxi ja signifas "ne plu staru kviete", sekve, ne plu strecxu
atenton (sxerce: ne plu "есть глазами начальство" ;))

-- 
Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/

*** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html
*** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html

Rispondere a