ReVo egaligas "malplekti" kaj "displekti", donante ekzemplon nur por 
"malplekti".

Nu, mi tamen konstatas el la Tekstaro ke "displekti" estas ecx Zamenhofa (patra 
kaj filina) en la senco "malplekti".

La virina figuro displektis la manojn kaj kovris per ili sian vizaĝon...
... displektis mirtan kronon ĉirkaŭ lia kapo...

Tamen, tio strangetas, cxar "plekti" estas ja "kunigi". Do, "displekti" estus 
io kiel la maleblaj "diskunigi" aux "disfermi" anst. "malkunigi" resp. 
"malfermi".

Cxu la familio Zam. eraris? Cxu ReVo devus iel speguli tion?

amike
Istvan Ertl

Rispondere a