--- In [email protected], "Miroslav Malovec" <malo...@...> wrote: > > Istvan Ertl skribis: > > >La difino ReVa kaj NPIVa samas: > >"Parto de la korpo kuniganta kun kolo la supron > >de brakoj de homo aux de antauxaj kruroj de besto" > > Tamen PV, PIV kaj NPIV havas "la kolo, la brakoj, la > antauxaj kruroj". Plie ankaux "parto de objekto, kiu > elstaras kiel la homa sxultro". > > Kabe (1910) uzis difinon: > "Parto de la homa korpo inter la kolo kaj la supro de la brako." > > Cxi tie jam pli klaras, ke temas pri unu brako. > > Eblus precizigo: > "Unu el la du partoj de la homa korpo inter la kolo kaj la supro de la brako."
Dankon, al mi sonas trafe! amike Istvan Ertl
