On 9/26/09, Marc Bavant wrote: >>Interesas min, kiel oni esprimas la militistan komandon por atenta >>senmova staro.
> Tiu komando ne cxiam postulas staron: en iuj cirkonstancoj, kiam starigxo > ne eblas (ekz-e en veturilo), la alkomanditoj rajtas plu sidi. Pli ol > atento, grava estas cxefe la senmoveco kaj preteco plenumi sekvan ordonon. Hm, laux mia sperto tiu komando ne rilatas la veran militadon. Gxi precipe estas ceremonia, apartenas al paradoj, kaj avertas ne pri reala dangxero, sed pri veno de generalo (aux leuxtenato). Iam gxi parktike utilas simile al vangofrapo: iam gxi helpas revenigi al obeemo panikantajn histeriulojn; sed plej ofte gxi estas stulta ceremoniajxo. >>PIV2 sxajnas sekvi iel modifitan francan modelon (la plej strangan >>el cxiuj), kaj markas Ä in kiel Zamenhofan (estus interesa kontroli >>tion): "Gardu vin!" > "Gardu vin" estas gxusta traduko de "prenez garde à vous", de kiu devenas > "garde à vous". Konjekteble, antaux ol signifi "gardu vin", "prenez garde à > vous" signifis prefere "estu singarda", kaj estas nenio strangega transiri > de "estu singarda [ordono baldaux sekvos]" al "staru senmove atendante > venontan ordonon". Eble la komando "singarde!" estus pli tauxga ol > "atentu!", sed en tiaj aferoj la semantiko ne tro gravas: rolas cxefe la > vocxtono. Komreneble ruslingve oni ofte avertas _beregis'_ (= "gardu vin") -- sed tio havas tute alian (la rektasencan) signifon, kaj sekve tute aliajn konsekvencojn. Gxi ne estas formala komando, sed (kaj ofte gxi ne estas komando, sed averto de kamarado sanrangulo) -- ekz-e pri tuj eksplodonta mino. La normala reago estus tuj sin kusxigi sur la tero, prefere en sxirmejo, kaj eventuale sxtopi la orelojn por protekti la oreltimpanojn. Io rekte kontraux al la agoj kiujn kauxzas la komando "smirno". Interalie, por la mala komando eble konvenus io simila al "malstrecxu". Kiu cetere neniel signifas "ne plu atentu". -- Sergio
