> Russ Williams:

> Ho jes! Versxajne "debicikligxi" pli tauxgus ol "debicikli", cxu ne?
> (Se temas pri deseliĝo.)

Ne nepre, dependas de la kunteksto.
Ambaŭ verboj eblas sed ili ne samsencas.
"debicikli" estas aga verbo kiu signifas ke la biciklanto ne plu volas 
bicikli, ke li tenas la biciklon permane (ofte tenante la direktilon sed 
ankaŭ povas esti tenante la selon). Tion oni faras kiam la biciklado 
fariĝas tro danĝera: ekzemple pro tro da aŭtomobila trafiko, tro da 
deklivo kaj pro aliaj motivoj penseblaj.

"debicikliĝi" estas verbo kiu priskribas novan staton kaj ne priskribas 
agon.

Ekzemple: se iu biciklanto falas dum biciklado probable li debicikliĝis 
kvankam lia intenco ne estis debicikli.

Por la sama signifo de "debicikliĝi" eblus diri "deseliĝi" sed ReVo 
donas difinon nur por rajdantoj.

Por debicikli mi ne povas elpensi "deseli" ĉar deseli ŝajne signifas 
"depreni la selon de ĉevalo".
Mireja



Rispondere a