Je 2/24/10, mireille:

[...]

> "De" antaŭ la verboj "bicikli" kaj "meti" montras momentan agon kaj
> ne daŭran agon, kaj "debicikliĝi" montras sendaŭran ŝanĝantan
> staton.

"Meti" kutime estas rezulta verbo, kaj "demeti" heredas ĝian
aspekton.  "Bicikli" normale estas daŭrverbo", kaj "de-" tion normale
ne ŝanĝas, kp "deiri".

La problemo kiun oni diskutas ĉi tie radikas en la asociado:

1. vi analizas (de biciklo)+i
2. sed "bicikli" estas sufiĉe kutima verbo, kaj tial oni emus
interpreti "debicikli" kiel de+(bicikl/i) = s'en aller en bicyclant.

La pli longa kadra formo "sin debicikligi" nemiskompreneble neprigas
la unuan sencon.

>> "bicikli" signifas rajdi biciklon, cxu ne?

> Jes tamen kiam mi debiciklas mi ne povas elpensi ke mi malrajdas mian
> biciklon :-). La verbo "bicikli" esta sufiĉe konata por ke oni povu
> kompreni ke debiciklante oni tuj metas la piedojn sur la grundo (pli
> ofte unu post la alia ol unu samtempe kun la alia).

Tute male, ĝuste ĉar "bicikli" estas preskaŭ same kutima, kiel "iri",
oni emus interperi "debicikli" kiel "deiri"

>> Do "debicikli" signifas (laux mia supozo) "Malproksimiĝi de io
>> biciklante", same kiel "dekuri" = "Malproksimiĝi de io kurante" (vidu
>> difinon en ReVo).

> Por tio estas "forbicikli", ĉu ne?

Oni povas kaj deiri, kaj foriri.  La diferenco konsistas en la grado.
"Deiri" signifas "iom malproksimiĝi" (deiri en la ombron de la apuda
arbo), "foriri" konvenas kiam temas pri malapero en la foro.

[...]

> Ŝajnas ke ni interpretas malsame "agon" de mia frazo.
> Inter agoj estas la deciditaj, la volaj agoj kiujn povas fari homo kaj
> estas la agoj kiujn homo povas ricevi deekstere, sendepende de sia volo.
> En mia frazo mi celis "deciditan agon".

Tio estas la diferenco inter "sin debicikligi" kaj "debicikliĝi", "sin
elseligi" kaj "elseliĝi".  Oni ofte uzas medialon anstataŭ refleksivo,
kaj eble estus oportuna rigardi ĝin kiel tegmentan formon por ambaŭ.

>>> Ekzemple: se iu biciklanto falas dum biciklado probable li
>>> debicikliĝis kvankam lia intenco ne estis debicikli.

>> Hm, nun mi ekkomprenas; vi sxajnas celi per "debicikli" ion kiel
>> "esti for de la biciklo".

Ne, supozeble la obĵetantoj celas la sencon "malproksimiĝi rajdante
biciklon".

--
Sergio

Rispondere a