2010/2/23 mireille.corobu <[email protected]>: > > Russ Williams: > >> Ho jes! Versxajne "debicikligxi" pli tauxgus ol "debicikli", cxu ne? >> (Se temas pri deseliĝo.) > > Ne nepre, dependas de la kunteksto. > Ambaŭ verboj eblas sed ili ne samsencas.
Certe. > "debicikli" estas aga verbo kiu signifas ke la biciklanto ne plu volas > bicikli, ke li tenas la biciklon permane (ofte tenante la direktilon sed > ankaŭ povas esti tenante la selon). Tion oni faras kiam la biciklado > fariĝas tro danĝera: ekzemple pro tro da aŭtomobila trafiko, tro da > deklivo kaj pro aliaj motivoj penseblaj. Tio konfuzas min. Se ion piediras, gvidante la biciklon per mana tenado de la la stirilo aux selo, mi tute ne komprenas kial oni nomus tion "debicikli". Mi nomus gxin "piediri kun biciklo" aux simile. "bicikli" signifas rajdi biciklon, cxu ne? Do "debicikli" signifas (laux mia supozo) "Malproksimiĝi de io biciklante", same kiel "dekuri" = "Malproksimiĝi de io kurante" (vidu difinon en ReVo). > "debicikliĝi" estas verbo kiu priskribas novan staton kaj ne priskribas > agon. Mi dirus male, ke gxenerale tiaj -igxi-verboj signifas agon (sxangxon al nova stato), ekzemple "sidigxis" signifas sxangxi tiel ke antauxe iu staras (dauxra stato/agado), ili sidigxas (momenta ago), kaj tiam ili sidas (dauxra stato/agado). > Ekzemple: se iu biciklanto falas dum biciklado probable li debicikliĝis > kvankam lia intenco ne estis debicikli. Hm, nun mi ekkomprenas; vi sxajnas celi per "debicikli" ion kiel "esti for de la biciklo". Sed mi ne pensas ke la prefikso "de" funkcias tiel kun tia ira/vetura verbo. Sxajnas al mi, ke la prefikso "de" pliprecizigas la iran/veturan verbon, por diri ke oni iras/veturas de io (anstataux, ekzemple, "sur", "al", ktp, kiel en "Mi albiciklis al mia hejmo kaj atingis gxin post 1 horo"; "Mi surbicikligis najlon, kiu truis mian pneuxmatikon"; ktp). amike, russ
