>>> Ho jes! Versxajne "debicikligxi" pli tauxgus ol "debicikli", cxu ne? >>> (Se temas pri deseliĝo.)
>> Ne nepre, dependas de la kunteksto. >> Ambaŭ verboj eblas sed ili ne samsencas. > Certe. >> "debicikli" estas aga verbo kiu signifas ke la biciklanto ne plu volas >> bicikli, ke li tenas la biciklon permane (ofte tenante la direktilon sed >> ankaŭ povas esti tenante la selon). Tion oni faras kiam la biciklado >> fariĝas tro danĝera: ekzemple pro tro da aŭtomobila trafiko, tro da >> deklivo kaj pro aliaj motivoj penseblaj. > Tio konfuzas min. Se ion piediras, gvidante la biciklon per mana > tenado de la la stirilo aux selo, mi tute ne komprenas kial oni nomus > tion "debicikli". Mi nomus gxin "piediri kun biciklo" aux simile. Mi ne diras ke piediri kun la biciklo estas debicikli, mi diris ke biciklanto kiu estis biciklanta kaj pro iu motivo decidas piediri Unue debiciklas kaj kompreneble sekvass ke li piediras kun la biciklo. la verbo "debicikli" ne priskribas la tutan piediradon kiu sekvas la debicikladon. Se la celo estas atenti pri la piedirado tiam direblas "mi piediras sur la dekliva vojo", se la celo estas atenti pri la decido ne plu bicikli kaj pro tio deseliĝi tiam direblas "alvenante al la deklivo mi preferas debicikli". En "debicikli" "de" rolas samkiel en "demeti". "Mi demetas la mantelon" ne signifas ke mi metas for de mi la mantelon, ĝi signifas ke mi ne plu volas surporti ĝin do mi malhavos ĝin sur mi. "Mi debiciklas" ne signifas ke mi metas for de mi la biciklon, ĝi signifas ke mi ne plu volas bicikli, do mi piediros. "De" antaŭ la verboj "bicikli" kaj "meti" montras momentan agon kaj ne daŭran agon, kaj "debicikliĝi" montras sendaŭran ŝanĝantan staton. > "bicikli" signifas rajdi biciklon, cxu ne? Jes tamen kiam mi debiciklas mi ne povas elpensi ke mi malrajdas mian biciklon :-). La verbo "bicikli" esta sufiĉe konata por ke oni povu kompreni ke debiciklante oni tuj metas la piedojn sur la grundo (pli ofte unu post la alia ol unu samtempe kun la alia). > Do "debicikli" signifas (laux mia supozo) "Malproksimiĝi de io > biciklante", same kiel "dekuri" = "Malproksimiĝi de io kurante" (vidu > difinon en ReVo). Por tio estas "forbicikli", ĉu ne? >> "debicikliĝi" estas verbo kiu priskribas novan staton kaj ne priskribas >> agon. > Mi dirus male, ke gxenerale tiaj -igxi-verboj signifas agon (sxangxon > al nova stato), ekzemple "sidigxis" signifas sxangxi tiel ke antauxe > iu staras (dauxra stato/agado), ili sidigxas (momenta ago), kaj tiam > ili sidas (dauxra stato/agado). Ŝajnas ke ni interpretas malsame "agon" de mia frazo. Inter agoj estas la deciditaj, la volaj agoj kiujn povas fari homo kaj estas la agoj kiujn homo povas ricevi deekstere, sendepende de sia volo. En mia frazo mi celis "deciditan agon". >> Ekzemple: se iu biciklanto falas dum biciklado probable li debicikliĝis >> kvankam lia intenco ne estis debicikli. > Hm, nun mi ekkomprenas; vi sxajnas celi per "debicikli" ion kiel "esti > for de la biciklo". Ne, ne, tute ne. Mireja
