On 16.03.10 14:42, Renato Corsetti wrote:

> Mi reinsistas ke skribado kaj elparolado en Esperanto estas ligitaj:
> Every word is to be read exactly as written.

Vi pravas, se temas pri Esperantaj vortoj. Sed persona nomo, speciale el 
alia lingvo, ne estas vere Esperanta vorto, kaj do tiu regulo ne aplikiĝas.

Mi pensas ke eĉ Zamenhof ne tiel insistus ĉe personaj nomoj. Mi ege 
forte suspektas ke li parolis la nomon Beaufront kiel du-silaban vorton, 
kaj ne kvar-silaban. Same pri la nomo Saussure.

Mi devas agnoski, ke mi ne konas lingvon en kiu skribado kaj elparolado 
NE estas ligitaj - kvankam plej ofte la regulo ne estas tiel simpla kaj 
logika kiel tiu de Esperanto.

Rispondere a