On 17.03.10 14:23, Russ Williams wrote: > Kaj jen gxuste la punkto: francoj (kaj anglalingvanoj, kaj > Esperantistoj, kaj rusoj, kaj probable cxiuj aliaj lingvanoj) ofte ne > sekvas la principon ke "Propra nomo estas apartenaĵo de ĉiu individuo" > kaj anstatauxe ili ofte adaptas la nomon al la propra lingvo anstataux > konservi la originalan formon. Jen la nekonsekvencajxo, ke vi > unuflanke indigne skribis, ke skribi "Johano Ferato" por nomi Jean > Ferrat estus "skandala", sed aliflanke vi senhezite skribas "Tolstoj" > en Esperanto kaj "Tolstoï" en la franca por nomi Толстой kaj versxajne > ne taksas tion skandalo ... Sxajnas nekonsekvence, cxu ne?
Laŭ mi la aferoj diferencas en tio, ke la rusa ne uzas la saman alfabeton. Sed en lingvoj kiuj ja uzas la saman alfabeton, nacilingvoj ĝenerale ne modifas la nomon (krom per forigo de supersignoj) (kaj kiam ne temas pri historia/mitologia/ktp persono, sed nuntempa persono). Ekzemple, en Usono oni ne diras ke la eksa prezidento de Francio estis Jack (aŭ eĉ James) Chirac, sed Jacques Chirac. Eĉ kiam temas pri la oficiala latinigo de la ĉina lingvo, oni ne ŝanĝas la nomon, kvankam la latinigo ne kongruas kun angla elparolado. Kaj mi tre forte dubas ke la rusa lingvo modifas nomojn el aliaj cirillateraj lingvoj. Kiam temas pri alia alfabeto aŭ pri supersignoj, jes, oni modifas. Sed ŝajnas al mi ke la normala metodo estas kiel eble plej malmultaj da modifoj. Kaj ŝajnas al mi Esperantistoj plej ofte obeas tiun saman principon. Mi fakte tre ŝatas tiun stilon: Jacques Chirac [Ĵak Ŝirak], kun la Esperanta elparolo post la nomo.
