> Mi konsentas, ke "Johano" eble estas ne tre konvena -- kvankam ne > malebla; sed mi ankaŭ opinias, ke skribi en esperanta teksto > fremdlingve estas malĝentile por la legantoj.
Jes vi pravas ke oni devas skribi per Esperanto en esperanta teksto sed foje ne eblas trovi la taŭgan vorton. Kiam temas pri titolo de paĝo en vikipedio por homo kiu ĵus forpasis oni devas elekti inter la vera nomo kaj iu ne konata nomo esperantigita. Por Jean Ferrat ne estas facile esperantigi lian nomon laŭ la prononco ĉar Ĵan ne prononciĝas en Eo kiel la franca "Jean" (pro la franca sono de la vorto "an" (jaro) kiun malhavas Esperanto). Male estas facile por "Ferrat" ĝi estu "Fera" kaj ne "Ferato". Mi ne reagus tiom draste se estus la titolo "Ĵan Fera" sed kredu min "Johano Ferato" konvenas nek por esperantistoj nek por la samlandanoj de la artisto. >> Kiam individuo estas internacie konata sub kaj per iu vorto aŭ nomo >> mi opinias ke la eo.wikipedia.org paĝo devas esti titolata per la >> konata nomo kaj ne per iu nomo inventita speciale por la lingvo >> Esperanto. Kaze de jam pluraj nomoj sufiĉe konataj kaj malsame >> prezentitaj, se la elstara individuo ne mem elektis por si nomon en >> Eo, pli normale estas ke oni konservu la nomon kiel skribita kaj >> konata en lia lando. > > Nemultaj rusoj konas la koncernan kantiston, tamen en rusaj novaĵoj > skribaj li estas menciata en tia skribo, kiu respondas al la prononco > per kiu radia aŭ televida ĵurnalisto raportus pli li: Жан Ферра: > Jen referencaro pri novaĵaj raportoj pri lia morto: > http://news.yandex.ru/yandsearch?text=%D0%B7%D0%BD%D0%B0%D0%BC%D0%B5%D0%BD%D0%B8%D1%82%D1%8B%D0%B9%20%D0%BF%D0%B5%D0%B2%D0%B5%D1%86+%D0%96%D0%B0%D0%BD+%D0%A4%D0%B5%D1%80%D1%80%D0%B0&rpt=nnews2&grhow=clutop > > Neniu atendas, ke rusa leganto baraktu pri la fremda skribo > "Jean Ferrat". Tute normale estas tio. > [...] > >> Mi komprenas ke rusoj preferus la vikian E-an paĝon por Лев >> Николаевич Толстой per kirile skribita titolnomo, pro tio ruslingvaj >> esperantistoj povas ŝanĝi tion, ĉu ne? > > Ne, certe ni tion ne deziras. Ni volas ke esperanta artikolo uzu la > esperantan skribon laŭ la maniero esperanta -- egale, ĉu temas pri > rusoj aŭ araboj aŭ francoj. Kompreneble esperantistoj rusaj povas havi tian opinion kaj rusoj ne esperantistaj havi alian. > Ŝajnas, ke tamen vi ne komprenis mian argumenton: mi provis absurdigi > la ĉi-supran tezon, sed por vi ĝia absurdeco ne estis sufiĉa :( Kial estus absurde titoligi la eo-paĝon de vikipedio por Толстой per Толстой? Eĉ mi kiu apenaŭ scias pri la alfabeto de la rusa tuj legas "Tolstoj". Kaj se oni dubas pri la nomo oni trovas helpon per la de ni pli konata paĝo, tiu de nia surstrata aŭ hejma lingvo. Mireja
