Miaopinie la konsiloj en PMEG estas tute sagxaj kaj akcepteblaj: // http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/propraj_nomoj/nomspecoj.html
kaj de tie saltu al la subcxapitroj. Krom la jam menciitaj grupoj de kutime (kaj prave) esperantigitaj nomoj (historiaj personoj, sanktuloj, papoj, filozofoj k.s. [Kantio, Komenio, Lutero, Kalvino], nomoj origine skribitaj per ne-latinaj alfabetoj [Konfuceo], literaturaj figuroj [Tincxjo, Asterikso k.m.a.), ankaux estas la grava grupo de personaj nomoj uzataj en medicino, fiziko kaj aliaj sciencoj, ekzemple: alzhejmera malsano rivina glando kelvina, celsia, farenhejta gradoj boforta skalo (kaj ne skalo de Beaufort) rentgenaj radioj (x-radioj) ktp. Estas miloj kaj miloj de tiaj vortoj, vd. ekzemple pri 15.000 medicinaj eponimoj // http://www.whonamedit.com/ Whonamedit.com is a biographical dictionary of medical eponyms. It is our ambition to present a complete survey of all medical phenomena named for a person, with a biography of that person. Eventually, this will include more than 15.000 eponyms and more than 6.000 persons. Bernhard
