--- On Wed, 17/3/10, mireille corobu wrote:

[...]

>> Renato:
>> Vi pravas pri la nuntempa uzo.

>>> Propra nomo estas apartenaĵo de ĉiu individuo.

>> Kun la tuta respekto al la Akademio, kies membro mi estas, tio
>> estas strangaĵo malfacile pravigebla per normala pensado.

> Kial? Mi ne komprenas.

> Ekzemple "Jean Ferrat" kaj "Jean Tenenbaum" estas la du nomoj kiuj
> apartenas al la artisto. De sia familio li heredis la unuan kaj de
> propra elekto por la publika vivo li elektis la duan.

> Li mortis la 13-an de marto ĉijare, kaj nun oni malkovras lian
> civile registratan nomon. Li estas konata (eĉ internacie) sub la
> momo "Jean Ferrat" (Ĵan Fera), tiu nomo estas sia propraĵo kaj
> publikigi en la esperanta Vikipedio paĝon pri li, titolitan "Johano
> Ferato" estas skandala.

Ĉu trovi la transskribitan nomon de Leono Tolstoj en la franca aŭ
esperanta Vikipedioj ne estas egala skandalo?

Esperante ni trovas "Tolstoj"
http://eo.wikipedia.org/wiki/Lev_Tolstoj

France ni trovas "Tolstoï"
http://fr.wikipedia.org/wiki/L%C3%A9on_Tolsto%C3%AF

Angle "Tolstoy".  Ktp.

Kial ili ĉiuj ne uzas la sole ĝustan formon "Толстой", kia ... "estas
apartenaĵo de ĉiu individuo"?

Ankoraŭ pli amuze estas pri Ĉeĥov.  La mizera alfabeto latina ne
kapablas transskribi ties sonojn, kaj oni vidos
Cecov
Chéjov
Chekhov
Csehov
Tchékhov
Tjehov
Tjechov
Tschechow
Tsechov
...
anstataŭ la sole ĝusta skribo originala?

Simile pri la nomoj hebreaj, arabaj, ĉinaj, japanaj ...

> Ĉi tiu estas ekzemplo de kio povas okazi kiam oni tro perdas la
> sencon de la realo. Mi ege hontis kiam mi trovis, en la franca paĝo
> por tiu artisto, ke en ĉiuj aliaj lingvoj estis ligilo al la nomo
> Jean Ferrat krom en Esperanto kie estis ligilo al la _neekzistanta_
> nomo "Johano Ferato".

Mi apenaŭ povas imagi, ke en la rusa Vikipedio aperus "Jean Ferrat".
Tio estas ne pli probabla, ke trovi la artikolon "Чехов" en la
Vikipedio franca.  Konkrete pri la koncerna persono artikolo rusa ne
ekzistas, sed ekz-e pri "Jacques Brel" normala ruso senhezite sercus
sub "Брель":
http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%91%D1%80%D0%B5%D0%BB%D1%8C,_%D0%96%D0%B0%D0%BA

[...]

-- 
Sergio




      

Rispondere a