> Por Jean Ferrat ne estas facile esperantigi lian nomon laŭ la prononco > ĉar Ĵan ne prononciĝas en Eo kiel la franca "Jean" (pro la franca sono > de la vorto "an" (jaro) kiun malhavas Esperanto). Male estas facile por > "Ferrat" ĝi estu "Fera" kaj ne "Ferato". > Mi ne reagus tiom draste se estus la titolo "Ĵan Fera" sed kredu min > "Johano Ferato" konvenas nek por esperantistoj nek por la samlandanoj de > la artisto.
Ĉivespere mi revenis al la komputilo kaj serĉis kiel oni nomis en Eo la francojn "Yves MontANd", "Claude FrançOIs" kaj Giscard d’EstAINg en eo.wikipedio.org. Mi elektis ilin pro la francaj fonemoj "AN", "OI" kaj "IN" kiuj ne sonas kiel la esperantaj duliteroj. Por ili oni titoligis la paĝon per la franca nomo kiel ĝi estas skribata france. En la paĝo mi trovis la fonetikan skribon por Claude François kun ligo al IFA, mi pluserĉis por trovi kiel oni povas fonetike skribi la francan nomon "Jean" kaj trovis. Mi metis ĝin en la paĝo http://eo.wikipedia.org/wiki/Jean_Ferrat. Estas certe ke france kaj angle oni ne prononcas same la vorton "jean" :). Mi malkovris ĉi tiun paĝaron per kiu oni povas eklerni la prononcon de francaj vortoj. http://phonetique.free.fr/ Por Jean ferrat la prononco estas [ʒã fera]. Mireja
