Je 3/17/10, mireille: [...]
> Mi ne argumentis per la logiko sed per faktoj: Jam de pli ol > jarcento la nomo "Léon Tolstoï" estas vaste konata de > franclingvanoj, ĝi enestas ĉiujn franclingvajn enciklopediojn kaj > vortarojn do estas normale ke en la moderna reta enciklopedio > fr.wikipedia.org estis kreita la paĝo per la titolo "Léon Tolstoï". Kaj tio estas normala. > Ĉu la franca kantisto Jean Ferrat estas konata ie en la nuntempa > mondo per la nomo Johano Ferato? En Ruslando li evidente estus konata kiel Жан Ферра: http://www.frmusique.ru/artists/ferrat/ferrat.htm > Krom kelkaj individuoj mi vetas ke neniu konas tiun nomon, eĉ eblas > ke tiu esperantisto kiu kreis la nomon por la priparolata paĝo > probable pensas "Jean Ferrat" kaj ne "Johano Ferato" ĉar lia > surstrata lingvo estas la franca (laŭ mia kompreno). Ĉu penseble > estas, ke pro kreado de la paĝo sub la nomo Johano Ferato, tiu nomo > disvastiĝos kiel jam disvastiĝis la kromnomo de la artisto? Oni > povas revi tamen naivulo mi persone ne estas. Mi konsentas, ke "Johano" eble estas ne tre konvena -- kvankam ne malebla; sed mi ankaŭ opinias, ke skribi en esperanta teksto fremdlingve estas malĝentile por la legantoj. [...] > Kiam individuo estas internacie konata sub kaj per iu vorto aŭ nomo > mi opinias ke la eo.wikipedia.org paĝo devas esti titolata per la > konata nomo kaj ne per iu nomo inventita speciale por la lingvo > Esperanto. Kaze de jam pluraj nomoj sufiĉe konataj kaj malsame > prezentitaj, se la elstara individuo ne mem elektis por si nomon en > Eo, pli normale estas ke oni konservu la nomon kiel skribita kaj > konata en lia lando. Nemultaj rusoj konas la koncernan kantiston, tamen en rusaj novaĵoj skribaj li estas menciata en tia skribo, kiu respondas al la prononco per kiu radia aŭ televida ĵurnalisto raportus pli li: Жан Ферра: Jen referencaro pri novaĵaj raportoj pri lia morto: http://news.yandex.ru/yandsearch?text=%D0%B7%D0%BD%D0%B0%D0%BC%D0%B5%D0%BD%D0%B8%D1%82%D1%8B%D0%B9%20%D0%BF%D0%B5%D0%B2%D0%B5%D1%86+%D0%96%D0%B0%D0%BD+%D0%A4%D0%B5%D1%80%D1%80%D0%B0&rpt=nnews2&grhow=clutop Neniu atendas, ke rusa leganto baraktu pri la fremda skribo "Jean Ferrat". [...] > Mi komprenas ke rusoj preferus la vikian E-an paĝon por Лев > Николаевич Толстой per kirile skribita titolnomo, pro tio ruslingvaj > esperantistoj povas ŝanĝi tion, ĉu ne? Ne, certe ni tion ne deziras. Ni volas ke esperanta artikolo uzu la esperantan skribon laŭ la maniero esperanta -- egale, ĉu temas pri rusoj aŭ araboj aŭ francoj. Ŝajnas, ke tamen vi ne komprenis mian argumenton: mi provis absurdigi la ĉi-supran tezon, sed por vi ĝia absurdeco ne estis sufiĉa :( > La verkisto apartenas al la rusa kulturo, do rusoj decidu mem kiel > publikigi la esperantan paĝon de Лев Николаевич Толстой. Sed la > rusa verkisto eble elektis por si nomon en Esperanto ĉar li lernis > la lingvon, mi ne scias... La ĉinaj aŭ grekaj filozofoj de antaŭ du mil jaroj ne havis ŝancon esprimi sian preferon pri esperantigo de ilia nomo. Por mi estus senutila esperanta artikolo pri Konfuceo, en kiu ĉiuj nomoj estus skribitaj per ideogramoj (atentindas ke la modernaj ideogramoj estas konsiderinde aliaj ol tiuj de la koncerna epoko). Mi simple ne povus trovi tian artikolon. -- Sergio
