>> Teodoro Sankaro: >> esperantistoj simple gardas la literumadon de la fonta lingvo (se temas >> pri latinlitera lingvo). (Almenaŭ tiel ŝajnas al mi.)
> Renato: > Vi pravas pri la nuntempa uzo. >> Propra nomo estas apartenaĵo >> de ĉiu individuo. > Kun la tuta respekto al la Akademio, kies membro mi estas, tio estas > strangaĵo malfacile pravigebla per normala pensado. Kial? Mi ne komprenas. Ekzemple "Jean Ferrat" kaj "Jean Tenenbaum" estas la du nomoj kiuj apartenas al la artisto. De sia familio li heredis la unuan kaj de propra elekto por la publika vivo li elektis la duan. Li mortis la 13-an de marto ĉijare, kaj nun oni malkovras lian civile registratan nomon. Li estas konata (eĉ internacie) sub la momo "Jean Ferrat" (Ĵan Fera), tiu nomo estas sia propraĵo kaj publikigi en la esperanta Vikipedio paĝon pri li, titolitan "Johano Ferato" estas skandala. Ĉi tiu estas ekzemplo de kio povas okazi kiam oni tro perdas la sencon de la realo. Mi ege hontis kiam mi trovis, en la franca paĝo por tiu artisto, ke en ĉiuj aliaj lingvoj estis ligilo al la nomo Jean Ferrat krom en Esperanto kie estis ligilo al la _neekzistanta_ nomo "Johano Ferato". Kompreneble mi tuj agis (en urĝeco ĉar mi sciis ke amase francianoj venos al la franca paĝo): Mi malligis la francan de la esperanta paĝo kaj la esperantan de la franca sed roboto religis la paĝojn) do mi ŝanĝis mem la titolon. Ĉi tiu rakonteto estas ekzemplo por ilustri ke necesas respekti la proprajn nomojn de individuoj. >> Do temas pri la literumado de tiu nomo (kaj similaj nomoj) kaj ne pri la >> elparolo. > Mi reinsistas ke skribado kaj elparolado en Esperanto estas ligitaj: > Every word is to be read exactly as written. Jes sed nur por la vortoj de la lingvo Esperanto. Esperantigi _ĉiujn_ hodiaŭ uzatajn vortojn ne eblas, ĉi tio estas fakto de la nuntempa realo. Mireja
