> Kaj jen gxuste la punkto: francoj (kaj anglalingvanoj, kaj > Esperantistoj, kaj rusoj, kaj probable cxiuj aliaj lingvanoj) ofte ne > sekvas la principon ke "Propra nomo estas apartenaĵo de ĉiu individuo" > kaj anstatauxe ili ofte adaptas la nomon al la propra lingvo anstataux > konservi la originalan formon. Jen la nekonsekvencajxo, ke vi > unuflanke indigne skribis, ke skribi "Johano Ferato" por nomi Jean > Ferrat estus "skandala", sed aliflanke vi senhezite skribas "Tolstoj" > en Esperanto kaj "Tolstoï" en la franca por nomi Толстой kaj versxajne > ne taksas tion skandalo ... Sxajnas nekonsekvence, cxu ne? > > Nomoj estas komplikaj. :) > > amike, > russ
Mi ne argumentis per la logiko sed per faktoj: Jam de pli ol jarcento la nomo "Léon Tolstoï" estas vaste konata de franclingvanoj, ĝi enestas ĉiujn franclingvajn enciklopediojn kaj vortarojn do estas normale ke en la moderna reta enciklopedio fr.wikipedia.org estis kreita la paĝo per la titolo "Léon Tolstoï". Ĉu la franca kantisto Jean Ferrat estas konata ie en la nuntempa mondo per la nomo Johano Ferato? Krom kelkaj individuoj mi vetas ke neniu konas tiun nomon, eĉ eblas ke tiu esperantisto kiu kreis la nomon por la priparolata paĝo probable pensas "Jean Ferrat" kaj ne "Johano Ferato" ĉar lia surstrata lingvo estas la franca (laŭ mia kompreno). Ĉu penseble estas, ke pro kreado de la paĝo sub la nomo Johano Ferato, tiu nomo disvastiĝos kiel jam disvastiĝis la kromnomo de la artisto? Oni povas revi tamen naivulo mi persone ne estas. Mi komprenas la argumentadon de Sergio ĝi ja sekvas iun logikon: jam kvankam origine propraj nomoj estas apartenaĵo de la individuoj oni povas observi kiel oni ŝanĝis ilin. Kiam individuo estas internacie konata sub kaj per iu vorto aŭ nomo mi opinias ke la eo.wikipedia.org paĝo devas esti titolata per la konata nomo kaj ne per iu nomo inventita speciale por la lingvo Esperanto. Kaze de jam pluraj nomoj sufiĉe konataj kaj malsame prezentitaj, se la elstara individuo ne mem elektis por si nomon en Eo, pli normale estas ke oni konservu la nomon kiel skribita kaj konata en lia lando. Mi vivas kun la lingvo de pli ol dek jaroj, dum miaj proksimuloj (familianoj, amikoj, kolegoj kaj tiel plu...) ne lernis la lingvon kaj interesiĝas pri ĝi nur kiel "la kara lingvo de Mireille". Mi certas al vi ke se mi dirus al ili ke de nun la nomo de la artisto estas "Johano Ferato" ĉar ĝi estas en la eo.vikio, mi ricevus ĝentilan mokan rideton... Mi komprenas ke rusoj preferus la vikian E-an paĝon por Лев Николаевич Толстой per kirile skribita titolnomo, pro tio ruslingvaj esperantistoj povas ŝanĝi tion, ĉu ne? La verkisto apartenas al la rusa kulturo, do rusoj decidu mem kiel publikigi la esperantan paĝon de Лев Николаевич Толстой. Sed la rusa verkisto eble elektis por si nomon en Esperanto ĉar li lernis la lingvon, mi ne scias... Tutcerte estas ke ne estas akcepteble sekvi blindule regulon kiun Zamenhof mem ne kreis. Mireja
