> http://dict.leo.org/frde?lp=frde&lang=fr&searchLoc=0&cmpType=relaxed§Hdr=on&spellToler=on&chinese=both&pinyin=diacritic&search=Esp%E9ranto&relink=on > Sukceson
Dankon pro la ligilo ĝi povos utili al mi sed mi jam havas libroformajn vortarojn. Mi ne bezonas vortaron, mi bezonas aŭskulti kiel oni prononcas kelkajn tipajn vortojn kiuj montrus al mi la sonojn de la germana kaj, se estus ankaŭ apuda bildo estus des pli facile al ni. Ŝi jam studetis la germanan en lernejo kaj scias ĝin prononci sed ne ni. Pasintjare ni (mia edzo kaj mi) klopodis kontroli ke ŝi diligente laboris: estas en tiu fako ke ŝi plej pene progresis do mia filino (kiu ne feriis pro sia profesio) donis al ŝi iom da ĉiutaga pria laboro. Ambaŭ ni povis kontroli la gramatikon kaj la leksikon sed ni mizere baraktis por elbuŝi la vortojn eĉ ŝi ne povis rekoni la vortojn el nia buŝo :(. Ĉarmante ŝi diris al mi: Nannie, tu m'apprends l'espéranto! (Nani ci lernigu al mi Esperanton!) sed kompreneble la diro estis por eviti labori la germanan :)... Plaĉus al mi trovi _por la germana_ion similan al http://phonetique.free.fr/, sed eblas ke ĝis ne ekzistas. Mireja
