--- On Sat, 1/5/10, Bernhard Pabst wrote: [...]
> Sergio en Tekstaro trovis > "vipuro: 6 = 3 + 3; > vipero: 1 = 1 + 0" (!?). > Nu, bone, mi tie trovis vipuro 3, vipero 1, sed ne gravas. Vi iel malbone serĉis: ,---- | Rezulto de priserĉo de la Tekstaro de Esperanto | | Serĉis: vipur - ignoras trafojn en/kun fremdaĵoj - montras 100 | signojn - montras maksimume 100 trafojn - ne uzas signetojn - | atentas usklecon | | Suma nombro de trafoj: 6. La mendita maksimumo estis 100. | 3 trovoj en Artikoloj el Monato | | En varma, seka vetero oni devas atenti pri vipuroj. | o dura, kvazaŭ vinspecoj ĉiuj plenus de l’ venen’ vipura. | de libera, objektiva informado fronte al la vipura ĵurnalismo | | 3 trovoj en La Ondo de Esperanto | — Ho, vipuro! | savportis eĉ vipurojn — | ŝi preparis la vespermanĝon. En ŝia buŝo tordiĝis vipuro, kiu `---- [...] > 1.3 EBEA > // http://www.esperantoland.org/ebea/ > Sergio demandas: "Ĉu mi povas trovi tie ion plian ol la titolojn? En > miaj antaŭaj serĉoj mi trovadis referencojn al paperaj eldonoj, > kiujn mi ne havas, kaj kiuj plejparte ne penvaloras la klopodon > trovi ilin." > Nu, (mal-)bone. Li ne konas la tekstojn (kvankam li aliloke asertis > tion), Iujn tekstojn mi konas. Aliajn mi ne konas. Kion signifas via "la tekstoj" mi ne scias. > sed tamen scias, ke ne valoras legi ilin, cxar cxiukaze skribitaj de > "idiotaj esperantologiistoj". Relegu kion mi diris: "kiuj plejparte ne penvaloras LA KLOPODON TROVI ilin". Tion vi anstataŭigis per LEGI. Falsaĵo. Mi eble legus, se vi citus; sed skribi mendon, zorgi pri transpago, iri por ricevi ilin en poŝtejon ktp ktp -- por trovi banalan interlingvistan remaĉadon pseŭdosciencan -- tio estas enua. Mi ankaŭ ne legas raportojn pri verdaj hometoj aliplanedaj -- sufiĉas legi kelkajn el ili por havi la ideon pri ĉiuj. > Anstatauxe li "argumentas" per "estetika percepto" (t.e. persona > gusto) kaj la (lauxaserte nuntempa) "modo post 'La bona lingvo' ". Kiel kutime vi ne komprenas la intencon de la dirita. Mi ne "argumentas", mi klarigas kial MI PERSONE trovas "vipero"n ĝena. Kaj mi konstatas sufiĉe klaran tendencon, ke la naturismaj preferoj de la 1980-aj jaroj nun estas eksmodaj. > Se gusto kaj modo gravas, serioza diskuto kompreneble ne eblas, Tio signifas ke via "serioza diskuto" ne povas esti adekvata al la realo. Ĉar estis epoko kial la reganta tendenco igis preferi "vipuro"n al "vipero"; estis la malluma periodo esperantologia, kiam la Akademio oficialigis la balastan "vipero"n; kaj estas periodo kiam "vipuro" revenas. Tiaj fenomenoj estas realaj. > cxar "knaba gusto kun forto dauxras gxis la morto" (Z) Evidenta malveraĵo. > kaj "pri gustoj oni disputi ne devas" (Z). Tio estas vera se oni donas al "disputi" la strangan francan sencon "kvereli". Oni ne kverelu; sed diskuto estetika (en la senco "proparolado", "debato") estas afero pri kiu oni reale okupiĝas la tutan tempon. [...] > Nur rande: En UV 1893 Z tradukas vipur- rusen per ехидна kaj ne per > "gad'uka", kiel Sergio informas pri la eble nuntempa vorto (?). "Ехидна" estas slavona vorto biblia. Ĝi ne estas uzata komunlingve krom por krei specialan stilan efekton. Krome, en la moderna terminaro zoologia ĝi indikas aŭstralian mamulon eĥidno, kiu neniel rilatas al al vipuroj. La traduko de VIPUR per ехидна estas tre fuŝa arkaikaĵo. [...] -- Sergio
